Sukhoi Superjet 100 ekbrulis en la flughaveno Ŝeremetjevo: 41 mortoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 6-a de majo 2019

La aviadilo en novembro 2017

La 5-an de majo 2019 pasaĝera aviadilo Sukhoi Superjet 100, ekfluginta laŭ itinero SU1492 MoskvoMurmansko post 27 minutoj revenis pro teknikaj problemoj kaj dum alteriĝo, okazinta je 18:30 (UTC+3) en la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (Moskvo, Rusio) ĝiaj turbinoj ekbrulis. En la aviadilo estis 78 homoj, inkluzive 5 skipanojn. Ene de 55 sekundoj (normo estas 90) 37 homoj estis evakuitaj laŭ urĝaj eskaloj ĉe la antaŭa parto. Oni atestis, ke iuj pasaĝeroj klopodis preni siajn aĵojn el supraj kofrujoj kaj tiel baris la vojon al homoj el la vosto. Post du minutoj venis fajroestingistoj kaj savistoj, post kelkaj minutoj alveturis ambulancoj. En 18:48 la malferma flamo estis estingita. Pereis 41 homoj, inkluzive stevardon, kiu klopodis helpis al pasaĝeroj ĉe la brulinta aviadila vosto, kaj du infanojn.

En Murmanska provinco estas deklarita tritaga funebro, ĉar 26 pereintoj estis ĝiaj loĝantoj, inkluzive la stevardon. La flughaveno nuligis 46 flugojn por la 6-a kaj 7-a de majo, ĉar pro starigitaj limigoj en ĝi provizore funkcias nur unu aviokurejo.

Fontoj