Sukcesita la eksperimento al CERN

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Magneto de LHC

Merkredo, la 31-a de marto 2010

Hieraŭ en Ĝenevo je 12.39, post pli ol 20 jaroj, LHC, la plej granda akcelilo de korpuskloj sukcesis en ĝia eksperimento: la unuaj radioj de protonoj komencis kolizii kun proksimume 7 TeV da energio, 4 fojoj pli de la dua plej granda akcelilo de korpuskloj, la Tevatron, de Ĉikago. Estas «nova epoko por la fiziko», asertis Rolf Hewer «bezonas pacienci kun la fiziko». La sukceso pruvis, ke la kolizio ne kreis nigran truon, kiu detruus la tutan Teron.

La ringo-forma loko, longa 27 kilometrojn, enhavas maŝinojn, kiuj, kiam akiros la povumon da 14 TeV dank'al superkonduktantaj magnetoj, funkciantaj je -271°C, oni povos koni kiel estis la universo post sekunda frakcio.

La eksperimento montros ĉu aliaj mondoj en aliaj dimensioj ekzistas kaj ĉu ekzistas la "korpusklon de Dio", la bosono de Higgs, kiu klarigas kial ĉiuj korpoj havas mason.

La 19-an de septembro okazis akcidento en la maŝino, pro liko de heliumo, uzata por la malvarmigo de la aparataro, en la tunelo, kiu malebligis la funkciadon de la maŝino dum pluraj monatoj.

Fontoj