Diskuto:Sekve de interpuŝiĝoj en Odeso pereis 46 homoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Klareco[redakti]

Kio estas "majdanano"? Ĉu tio ĉi estas ukraina termino? F3meyer (diskuto) 05:55, 4 Maj. 2014 (UTC)

Ĉi-kaze temas pri la homoj, kiuj subtenas la tiel nomatan "revolucion de la Majdano", do ŝtatrenverson, kiun okazigis opoziciuloj manifestaciintaj sur la Placo de Sendependeco en Kievo (ukraine placo = majdan). Pli detale vidu: https://eo.wiktionary.org/wiki/%D0%BC%D0%B0%D0%B9%D0%B4%D0%B0%D0%BD --RG72 (diskuto) 13:24, 4 Maj. 2014 (UTC)