Rusio kulpigas Usonon pri malrespekti la suverenecon de la Ŝtatoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de septembro 2014

Sergej Lavrov

La ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, Sergej Lavrov (france), dum sia interveno en la 69-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kulpigis Usonon kaj NATOn pri esti nekapablaj ŝanĝi la "genetikan kodon" de la malvarma milito, kaj indikis, ke Usono devas forlasi siajn pretendojn pri "eterna escepteco".

La okcidenta alianco gvidata fare de Usono diras defendi la demokration, la laŭleĝecon kaj la Homajn Rajtojn en specifaj landoj, sed internaci-nivele agas male, rifuzante la demokratian principon al la rajto de la suverenaj Ŝtatoj, kiu estis konsekrita en la Ĉarto de UN, intencante decidi anstataŭ aliaj landoj, kio estas bona kaj kio ne.
Sergej Lavrov


La ministro certigis, ke Rusio malakceptu la militistan perforton, male al Okcidento, kie iĝis normala afero. Antaŭ la Asembleo li diris, ke "Vaŝingtono deklaris malferme sian rajton uzi la militistan forton, laŭ maniero unuflanka kaj kie ajn en la mondo, por protekti siajn proprajn interesojn". Aldone ke la "interveno militista estas jam regulo" malgraŭ tio, ke la pasintaj intervenoj fare de Usono "havis malfeliĉajn finojn".

Li starigis, ke la stabileco de la internacia sistemo estis "forte trafita"; ankaŭ li prezentis, kiel ekzemplojn, la falbombadojn al Jugoslavio, la invadon en Irakon, la atakojn kontraŭ Libio kaj la frakason en Afganio. Same li indikis, ke la ukraina krizo estas produkto de puĉo, kreita danke al helpo usona kaj eŭropa.

Per la proklamo de ilia venko en la Malvarma Milito kaj la apliko de la "fino de la historio", Usono kaj la EU serĉas pligrandigi sian geopolitikan spacon sen kalkuli la laŭleĝajn interesojn de ĉiuj popoloj de Eŭropo.
Sergej Lavrov

Fine, li kondamnis la sankciojn al Rusio, ĉar "Tion, ke aplikado de unuflankaj sankcioj estas sensenca kaj kontraŭprodukta, oni povas vidi en la sankcioj de Usono al Kubo", kaj ĉar "La politiko de ultimatoj kaj la filozofio de supereco kaj regado ne plu taŭgas je la 21-a jarcento".

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Rusia acusa a Estados Unidos de no respetar la soberanía de los Estados, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).