Rusio kaj Kubo sendis helpon al Italio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 23-a de marto 2020

Iljuŝin Il-76 de la Rusia Aerarmeo

Vespere la 22-an de marto en la flughaveno Pratica di Mare de la itala aerarmeo, situanta 30 km for de Romo, alteriĝis la unua aviadilo Iljuŝin Il-76 de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de COVID-19. Ĝin sekvis ses aliaj aviadiloj kun unuhora intervalo. Entute al Italio venos naŭ militaviadiloj el Rusio. Tiu ĉi helpo estis promesita de la rusia prezidanto Vladimir Putin al la itala ĉefministro Giuseppe Conte dum ilia telefona konversacio antaŭtage.

Samtage teamo el 52 kuracistoj flugis el Havano (Kubo) al Italio. Tio estas jam la sesa kuba kuracista brigado, sendita lastatempe eksterlanden. Antaŭe kubaj fakuloj jam venis al Venezuelo, Nikaragvo, Jamajko, Surinamo kaj Grenado.

Ĉinio jam pli frue sendis al Italio fakulojn, aparatojn, maskojn kaj medikamentojn.

Sume en Italio infektiĝis jam pli ol 35 mil homoj kaj mortis pli ol 4800.

Dume fama itala farmakologo Giuseppe Remuzzi, direktoro de la Instituto de Farmakologiaj Studoj Mario Negri, en sia intervjuo al la usona radiostacio NPR diris, ke eble frue en novembro kaj decembro de 2019 jam aperis en Italio kazoj de pneŭmonio, kiuj ege similas al COVID-19. "Ili memoras, ke ili vidis tre strangajn, tre severajn kazojn de pneŭmonio, precipe en grandaĝaj homoj. Tio signifas, ke la viruso cirkulis almenaŭ en Lombardio, antaŭ ol ni ekatentis pri la eksplodo en Ĉinio."

Fontoj