Rusio kaj Kubo sendis helpon al Italio
Lundo, la 23-a de marto 2020
|
|
Vespere la 22-an de marto en la flughaveno Pratica di Mare de la itala aerarmeo, situanta 30 km for de Romo, alteriĝis la unua aviadilo Iljuŝin Il-76 de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio de COVID-19. Ĝin sekvis ses aliaj aviadiloj kun unuhora intervalo. Entute al Italio venos naŭ militaviadiloj el Rusio. Tiu ĉi helpo estis promesita de la rusia prezidanto Vladimir Putin al la itala ĉefministro Giuseppe Conte dum ilia telefona konversacio antaŭtage.
Samtage teamo el 52 kuracistoj flugis el Havano (Kubo) al Italio. Tio estas jam la sesa kuba kuracista brigado, sendita lastatempe eksterlanden. Antaŭe kubaj fakuloj jam venis al Venezuelo, Nikaragvo, Jamajko, Surinamo kaj Grenado.
Ĉinio jam pli frue sendis al Italio fakulojn, aparatojn, maskojn kaj medikamentojn.
Sume en Italio infektiĝis jam pli ol 35 mil homoj kaj mortis pli ol 4800.
Dume fama itala farmakologo Giuseppe Remuzzi, direktoro de la Instituto de Farmakologiaj Studoj Mario Negri, en sia intervjuo al la usona radiostacio NPR diris, ke eble frue en novembro kaj decembro de 2019 jam aperis en Italio kazoj de pneŭmonio, kiuj ege similas al COVID-19. "Ili memoras, ke ili vidis tre strangajn, tre severajn kazojn de pneŭmonio, precipe en grandaĝaj homoj. Tio signifas, ke la viruso cirkulis almenaŭ en Lombardio, antaŭ ol ni ekatentis pri la eksplodo en Ĉinio."
Fontoj
([[Lingvo ruse|ruse]]) «В Италию прибыли семь российских самолетов с медпомощью для борьбы с коронавирусом» – [[Kommersant]], 22-03-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Kommersant]] ([[Lingvo angle|angle]]) Nelson Acosta, Sarah Marsh, Christopher Cushing «Cuban Doctors Head to Italy to Battle Coronavirus» – [[The New York Times]], 22-03-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de The New York Times]] ([[Lingvo esperante|esperante]]) Xiao «Remuzzi: alte simila kronviruso aperis en norda Italio fine de pasinta jaro» – [[Ĉina Radio Internacia]], 22-03-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Ĉina Radio Internacia]] ([[Lingvo esperante|esperante]]) Xiao «Ĉina Zhejiang sendis medicinajn fakulojn al Italio» – [[Ĉina Radio Internacia]], 18-03-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Ĉina Radio Internacia]] ([[Lingvo esperante|esperante]]) Xiao «Prezidanto Xi: Ĉinio sendos pli da medicinaj fakuloj al Italio» – [[Ĉina Radio Internacia]], 17-03-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Ĉina Radio Internacia]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- 23-a de marto 2020
- Marto de 2020
- 23-a de marto
- Italujo
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Pandemio de COVID-19
- Azio
- Nordameriko
- Eŭropo
- Karibaj Landoj
- Ĉinio
- Rusio
- Vladimir Putin
- Giuseppe Conte
- Armitaj trupoj de Rusio
- Grenado
- Venezuelo
- Jamajko
- Nikaragvo
- Surinamo
- Iljuŝin Il-76
- Medicino
- Epidemioj
- Malsanoj
- Virusaj malsanoj
- Eŭropa Unio