Rusio postulis ke Eŭropa Unio pagu tergason per rubloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vladimir Putin, prezidanto de Rusio.

Ĵaŭdo, la 24-a de marto 2022


La 23-an de marto rusia prezidanto Vladimir Putin ordonis al la registaro akcepti pagon de tergaso liverata al la Eŭropa Unio kaj aliaj "neamikaj landoj" nur en rusiaj rubloj. La merkato reagis tuj — kurzo de la rublo kaj prezo de tergaso draste kreskis.

Decido[redakti]

La prezidanto klarigis sian decidon per tio ke Usono kaj Eŭropo frostigis rusiajn rezervojn en eŭroj kaj usonaj dolaroj kaj malpermesis al Rusio uzadon de tiuj valutoj.

Kaj Usono kaj EU deklaris fakte nepagon [dafault] laŭ siaj sindevigoj rilate Rusion. Kaj nun ĉiu en la mondo scias ke la sindevigoj en dolaroj kaj eŭroj povas esti ne plenumitaj... Estas tute evidente ke pro tio liveradi niajn varojn al EU kaj al Usono kaj ricevadi pagon en dolaroj, eŭroj kaj kelkaj aliaj valutoj por ni havas neniun sencon. Do mi faris la decidon en plej mallonga tempo efektivigi aron da rimedoj por transiro de la pago de nia tergaso liverata al la neamikaj landoj je rusiaj rubloj.
Vladimir Putin, prezidanto de Rusio

Li atentigis ke "malsame ol iuj kolegoj ni zorgas pri nia reputacio de fidinda partnero kaj liveranto", do la ŝanĝoj koncernos nur valuton uzatan por la pagoj. Putin taskigis la Centrobankon kaj la registaron dum unu semajno ellabori mekanismon kadre de kiu la aĉetantoj de la rusia tergaso povos aĉeti rublojn en la rusia merkato. Li aldonis ke Rusio plu liveros la tergason "laŭe al kvanto kaj principoj de prezodifinado skribitaj en la kontraktoj".

Post tio la kurzo de dolaro en la Moskva borso unuafoje ekde la 3-a de marto falis sub 100 rublojn kaj atingis la malpinton je 94,99 rubbloj, eŭro — 109,7 rubloj, do la rublokurzo kreskis je 7%. Prezo de tergaso en la eŭropa merkato saltis je 34%.

Ekonomia kaj politika fono[redakti]

Ĉefsidejo de Gazpromo. Sankt-Peterburgo, Rusio.

La difino "neamikaj landoj" estas oficiale aplikata ekde majo 2021 al la landoj, kies liston kreas kaj aktualigas la registaro de Rusio. Ĝenerale temas pri la landoj kiuj aliĝis al la sankcioj kontraŭ Rusio — ĉiuj EU-landoj, Usono, Svislando, Norvegio, Japanio. Nuntempe tian statuson ricevis 48 landoj. Ilia nombro kreskis post la komenco de la "speciala operaco" en Ukrainio, al kio pluraj landoj reagis per pliaj sankcioj dum EU kaj Usono frostigis rusiajn valutajn kaj orajn rezervojn je 300 miliardoj da usonaj dolaroj.

Rusio liveras proksimume 40% de la tergaso konsumata de Eŭropo. Antaŭe la Eŭropa Komisiono deklaris ke ĉi-jare ĝi planas redukti dependecon de EU de la rusia gaso je 70% kaj komplete ĉesigi ĝian aĉetadon antaŭ 2030. Tamen malsame ol Usono, EU ĝis nun ne aplikis ekonomiajn sankciojn kontraŭ naftogasaj firmaoj de Rusio.

Ĉi-jare ĉiutage eŭropaj landoj elspezas por tio per 200 ĝis 800 milionoj da eŭroj. Gazpromo raportis ke la 27-an de januaro 58% de ĝiaj vendoj de la tergaso eksterlanden estis pagitaj en eŭroj, 39% en usonaj dolaroj kaj proksimume 3% en britaj pundoj. 70% de la eksportaj enspezoj en 2021 (69 miliardojn da dolaroj) Gazpromo ricevas el la "neamikaj landoj". De la 1-a ĝis la 15-a de marto Gazpromo estis eksportanta averaĝe po 500 milionojn da kubaj metroj da gaso al landoj ekster la iama Sovetunio (plejparte al EU, Ĉinio kaj Turkio), inkluzive po 384 milionoj tage al Eŭropo.

Reagoj[redakti]

Stando de Gazpromo en Gasa Forumo. Sankt-Peterburgo, Rusio.

Prezidanto de Serbio Aleksandar Vučić diris ke tiu decido kreos mondskalajn problemojn. Li opinias ke multaj el la aĉetantoj rifuzos pagi en la rusiaj rubloj kaj tio povos iĝi kialo por la nuligo de la respektivaj kontraktoj. Serbio ne estas listigita kiel "neamika lando" kaj ne aliĝis al la sankcioj kontraŭ Rusio. La rusia tergaso venas al Serbio kaj Hungario tra Bulgario, ĉe tio la du lastaj havas "neamikan" statuson. Ministro pri energio de Bulgaio Aleksandr Nikolov diris pli frue ke Bulgario havas eblecon pagi en rubloj kaj esploras tian scenaron.

Prezidanto de kompanio "Moldovagaz" Vadim Ceban diris ke Moldavio pretas pagi en rubloj.

Laŭ aktualaj kondiĉoj de la kontrakto ni havas tri variantojn de pago de la konsumita tergaso: eŭro, dolaro kaj rusia rublo. Ekde la 1-a de majo ni havos nur du variantojn: rusiaj rubloj kaj eŭro. Tia punkto estas en la kontrakto.
Vadim Ceban, prezidanto de "Moldovagaz"

Germanio, lisitigita kiel "neamika", nomis tiun postulon rompo de la kontrakto. Ministro pri ekonomio kaj klimato Robert Habeck nomis la okazaĵon signo de tio ke Rusio "ne estas stabila partnero". Prezidanto de la aŭstria konzerno OMV Alfred Stern diris ke ĝi plu pagos al Rusio en eŭroj. Konsilisto de la prezidanto de Italio pri ekonomio Francesco Gavazzi diris ke Italio prefere rifuzu pagi en rubloj, ĉar per tio Rusio klopodas eviti la sankciojn. Nenomitaj fontoj en la pola registaro diris al CNBC ke la pago en rubloj estus "kruda rompo de la pagreguloj de la aktualaj kontraktoj". Ĉefministro de Nederlando Mark Rutte diris ke necesas tempo por kompreni la rusian postulon kaj atentigis la valuto estas indikita en la kontraktoj.

Ministro pri financoj de Japanio Shun'ichi Suzuki diris ke la registaro esploros tiun aferon, sed nun ĝi ankoraŭ ne komprenas kiel tio funkcios. 8,8% de la tuta LNG Japanio importas el Rusio, plejparte transportante ĝin el Saĥaleno.

Plej grandaj naftogasaj korporacioj kiel Eni, Shell, BP, RWE kaj Uniper rifuzis komenti la aferon.

Fontoj[redakti]