Rusia astronomo malkovris novan kometon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 13-a de septembro 2019

Orbito de la kometo C/2019 Q4 (Borisov) estas verda

La 12-an de septembro 2019 aperis informoj ke la rusia astronomo Gennadij Borisov malkovris novan kometon, kiu estis nomita omaĝe al li, do C/2019 Q4 (Borisov).

Unuafoje li observis ĝin la 30-an de aŭgusto el la Krimea laboratorio de E. A. Dibaj, kiu estas parto de la Ŝtata Astronomia Instituto de P. K. Ŝterberg kaj troviĝas en la vilaĝo Nauĉno (Scienca) en Krimeo. Poste ĝin observis ankaŭ aliaj sciencistoj. Oni supozas ke tio estas la interstela kometo, veninta al la Sunsistemo el alia stelo-sistemo. Se tiel, do temas pri la unua interstela kometo kaj la dua tia astronomia objekto ĝenerale post ʻOumuamua, malkovrita en oktobro 2017.

Fontoj