Renovigita paĝaro de UEA ekfunkciis

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

MALLONGAĴO

Vendredo, la 5-a de decembro 2014

La reta paĝaro de UEA ekhavis renovigon. La retejo iĝis pli facile uzebla kaj pli facile administrebla, sed la klopodoj fari ĝin pli belaspekta ankoraŭ daŭras.

Daŭras ankaŭ finfarado kaj transigado de informoj de kelkaj partoj de la malnova retejo, kiu restos provizore atingebla ĉe reta adreso malnova.uea.org.

La renovigo de la retejo estas rezulto de la kelkjaraj laboroj de unu volontulo, Andrej Grigorjevskij. Longperspektive estas planata pli drasta renovigo.

Fontoj