Rekorda nombro de mortintoj pro la koronoviruso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 3-a de februaro 2020

Kontrolejo ĉe stacio Jishuitan. Pekino, Ĉinio.

La 6-an de februaro ĉinaj aŭtoritatoj informis pri rekorda nombro de mortintoj pro la koronoviruso en Ĉinio — 73 mortokazoj dum lasta tago. La suma nombro de mortintoj en la kontinenta Ĉinio atingis 565. Estis registritaj pliaj 3694 infektiĝoj (el ili 2987 en Hubejo), kio montras malkreskon kompare al la antaŭtagaj 3887 kaj 3156 respektive. Sume jam 28 340 kazoj de infektiĝo estis konfirmitaj, 1305 homoj resaniĝis.

Hodiaŭ en la hospitalo de la Ĉino-Japana Amikeco kaj en la hospitalo Jinyintan (Uhano) komenciĝis klinika testado de la eksperimenta kontraŭvirusa kuracilo Remdesivir. La testadon partoprenos 761 pacientoj, el kiuj 308 havas relative mildajn simptomojn kaj 453 troviĝas en serioze endanĝerigita stato. La usona firmao Gilead Sciences, ellaborinta la kuracilon, provizas ĝin senpage. En Usono unu paciento jam resaniĝis post aplikado de tiu ĉi medikamento, kion konfirmis lastsemajna publikaĵo en la magazeno The New England Journal of Medicine.

La ĉinaj firmaoj Megvii kaj Baidu, avangardaj pri aplikado de artefarita inteligenteco, evoluigis kaj komencis testan uzadon de aparatoj, ebligantaj distancan mezuradon de korpotemperaturo. Megvii instalis tian sistemon ĉe la metrostacio Mudanyuan en la Pekina metroo kaj ĉe registara oficejo en la distrikto Haidian, dum Baidu metis siajn infraruĝajn sensilojn ĉe la metrostacio Qinghe. La aparatoj de Megvii kapablas mezuri korpotemperaturon de homo, troviĝanta en homamaso je distanco ĝis kvin metroj. Ĝi funkcias eĉ se homo portas maskon aŭ ĉapon, kun ĝusteco ĝis 0,3 gradoj laŭ Celsio, asertas la firmao. La sistemo, starigita en 16 lokoj ĉe la metrostacio Mudanyuan, povas ĉiusekunde mezuri temperaturon de 15 homoj, tuj eligante bildon de februlo kaj sendante averton al sanitaraj aŭtoritatoj. Por ĝia priservado sufiĉas unu persono. La sistemo de Baidu promesas ĝustecon ĝis 0,05 gradoj de Celsio.

La 5-an de februaro la Ĉina Nacia Sanserva Komisiono publikigis aldonaĵojn al sia diagnoza gvidilo. Ĝi aldonis spirproblemojn al la listo de suspektindaj simptomoj kaj aldonis la kvaran grupon al klasifiko de la koronvirusaj pacientoj — la grupon kun mildaj simptomoj. Temas pri pacientoj, kiuj havas febron, tuson, malfortecon kaj spirproblemojn, sed ne montras signojn de pulma infekto. Ankaŭ ili ekde nun devas esti metitaj en kvaranteno, ĉar ankaŭ ili povas esti disvastigintoj de la infekto. Tiaj pacientoj ne estos listigitaj inter la konfirmitaj kazoj de infektiĝo. La komisiono rekomendis ankaŭ uzi koktelon el la kontraŭvirusiloj kiel Kaletra, ribavirin kaj enspirebla interferono. Tamen ĝi substrekis, ke neniu el ili garantias resaniĝon. Ili jam estas uzataj por lukto kontraŭ HIV, hepatito kaj gripo, plifortigante imunan sistemon de pacientoj. Tamen estis menciite, ke necesas memori pri eventualaj flankefikoj kiel humoraj perturboj, aliĝanta risko de infektiĝo kaj apopleksio, kaŭzataj de interferono.

La prezidanto de Ĉinio Xi Jinping diris dum partia kunsido ke lokaj partiestroj, kiuj malsukcesos bridi la epidemion, estos severe punataj. Foje lokaj aŭtoritatoj aplikas ekstremajn rimedojn por plenumi tiun ĉi ordonon. En la ĉina provinco Ĝeĝjango en almenaŭ kvar urboj (Wenzhou, Hangzhou, Ningbo kaj Taizhou) kun suma loĝantaro pli ol 30 milionoj da homoj estas fermitaj ĉiuj ne-urĝe necesaj publikaj lokoj, malpermesitaj geedziĝoj kaj funebroj, limigita nombro de homoj, kiuj rajtas eliri surstraten kaj multaj familioj komplete fermitaj en iliaj loĝejoj, foje per ŝlosiloj kaj ĉenoj. Nur unu reprezentanto de ĉiu familio rajtas iri al vendejo unu fojon en du tagoj por aĉeti necesaĵojn. La vizitoj estas registrataj en speciale eldonitaj familiaj pasportoj. En Ĝeĝjango estas jam 954 konfirmitaj infektiĝoj, kio igas ĝin la dua plej trafita provinco de Ĉinio post Hubejo. 151 el ili okazis en la provinca ĉefurbo Hangĝoŭo kaj 396 en la havenurbo Wenzhou. En unu el la urbaj kvartaloj oni uzas tiucele poŝtelefonon aplikaĵon, skanante QR-kodon ĉiufoje kiam iu eliras la domon.

Tajvano malpermesis al ĉiuj ajn plezurkrozŝipoj eniri ĝiajn havenojn post kiam tajvana virino estis infektita en japana plezurkrozŝipo, same kiel 19 aliaj kunveturantoj. Loĝantoj de la kontinenta Ĉinio, Honkongo kaj Makao devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno antaŭ ol eniri Tajvanon. En la insulo estas konfirmitaj jam 11 kazoj de infektiĝo.

Singapuro konfirmis kvar novajn infektiĝojn, inter infektitoj estas sesmonata bebo. El tiuj ĉi kazoj tri infektiĝoj okazis surloke. Entute la urbo-ŝtato havas 28 konfirmitajn kazojn de infektiĝo. Oni identigis 142 personojn, kiujn kontaktis la infektitoj, kaj testas ilin.

En Usono ĉirkaŭ 350 novaj evakuitoj estas lokitaj en du militbazoj en Kalifornio. 5 el ili montris suspektindajn simptomojn kaj estis tuj enhospitaligitaj. Sume Usono evakuis jam 540 siajn civitanojn. En la lando estas 12 konfirmitaj infektiĝoj.

Fontoj