Ĉina reuzebla kosmoveturilo sukcese alteriĝis post dutaga orbitado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Dosiero:Longue Marche 2F.gif
Chang Zheng 2F en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro. Ĉinio, 2007.

Lundo, la 7-a de septembro 2020


La 6-an de septembro ĉina eksperimenta reuzebla kosmoveturilo (ĉine: Chongfu Shiyong Shiyan Hangtian Qi) senprobleme alteriĝis post orbiti dum du tagoj ĉirkaŭ la Tero. Laŭ anonimaj fontoj el militista medio, temas pri io simila al la usona Boeing X-37. La lanĉo okazis sen ĉeesto de publiko kaj estas grande sekretigita. La menciita fonto diris, ke la kosmoŝipo estas tute nova, same kiel lanĉometodo.

Por ĝia lanĉo estis uzita lanĉo-veturilo Chang Zheng 2F (Longa Marŝo 2F), kiu startis la 4-an de septembro ene de tri horoj post malfermo de lanĉofenestro je 1:23, de la lanĉejo LC43/91 en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en Interna Mongolio. Tio estis la 14-a lanĉo, plenumita per tiu ĉi raketo. La lanĉejo LC-43, ankaŭ konata kiel Suda Lanĉejo, havas du lanĉostriojn: 91 (901) kaj 94 (603). La lanĉostrio 91 estis uzita por homaj orbitaj lanĉoj de lanĉo-veturilo Chang Zheng 2F (Shenzhou kaj Tiangong). La lanĉejo 94 estis uzata por senhomaj orbitaj lanĉoj de Chang Zheng 2C, Chang Zheng 2D kaj Chang Zheng 4C. Aliaj lanĉejoj de la Centro estas uzataj por lanĉoj de Kuaizhou, CZ-11 Chang Zheng-11 kaj komercaj lanĉoj de veturiloj, uzantaj solidajn raketajn motorojn. La unua orbita lanĉo okazis la 24-an de aprilo 1970, kiam raketo CZ-1 Chang Zheng-1 portis al kosmo la unuan ĉinan sateliton Dong Fang Hong 1.

Ĉinio realigas ambician kosman programon. En 2019 ĝia kosmoveturilo esploris la reversan flankon de la Luno kaj en julio 2020 al Marso startis la unua ĉina misio Tianwen-1. La 23-an de junio Ĉinio lanĉis sateliton Beidou-3, kompletiginte kreadon de la propra tergloba navigada satelita sistemo Beidou. Jam en 2017 Liu Shiquan, viculo de ĝenerala direktoro de la ŝtata Ĉina Aerokosma Scienco-Industria Korporacio diris ke ĝi koncentriĝos je kreado de nova generacio de kosmoveturiloj, kiuj estos reuzeblaj kaj povos ekflugi kaj alteriĝi horizontale. En majo teamo de ĉinaj esploristoj estis premiita pro atingoj pri evoluigo de supersona aerokosma motoro, eble rilata al tiu ĉi projekto. Ĝis 2030 Ĉinio planas krei unuetaĝan lanĉo-veturilon kaj ĝis 2045 — nuklean kosmoveturilon.

Boeing X-37 unuafoje estis lanĉita al orbito en 2010 kaj poste faris rekordon, cirkulante de 2017 ĝis 2019 seninterrompe 730 tagojn. Krom tradiciaj civilaj aferoj, potenciale ĝi povas esti uzata por militaj celoj por ataki satelitojn kaj kosmostaciojn, surterajn objektojn kaj misilojn en aero. Veturilo de tia speco estas malfacile trafebla aŭ kaptebla.

La evento kaŭzis grandan emociiĝon inter uzantoj de Weibo (ĉina analogo de Tvitero). En oficialaj komunikoj ĝi estis nomita "grava trarompo".

Fontoj