Nord-Mariana guberniestro ordonis la fermon de ĉiuj lernejoj post tri novaj kazoj de KOVIM-19

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 29-a de oktobro 2021

Kagman High School (Lernejo) sur Saipano, Nord-Marianoj.

La guberniestro de la Nord-Marianoj Ralph Torres hodiaŭ, la 29-an de oktobro, ordonis la fermadon de ĉiuj lernejoj kaj altlernejoj sur la insuloj dum la venontaj dek tagoj, celante bremsi disvastiĝon de infekto post kiam tri kazoj de KOVIM-19 estis registritaj hieraŭ. Almenaŭ du el la kazoj rilatas al mezlernejoj en Saipano.

En komunikaĵo guberniestro Torres diris, ke "Ni havas la ilojn por enhavi ĉi tion", aldonante, "Mi volas persone certigi al la eduka komunumo, dungitaro, gepatroj, familioj kaj studentoj, ke ni faros ĉion kiel la registaro por protekti la Respublikon kiel ni sukcese faris dum la tuta pandemio".

La Publika Lernejo-Sistemo de la Nord-Marianoj deklaris, ke la du kazoj rilatas al la mezlernejoj Chacha Oceanview kaj Francisco M. Sablan sur Saipano. Informoj pri la tria kazo ankoraŭ ne estis publikigitaj.

Dum pli ol 200 tagoj ne estis registritaj infektiĝoj de KOVIM-19 ene de la komunumo de la Nord-Marianoj. Inkluzive la tri novajn kazojn, okazis entute 294 KOVIM-19-infektiĝoj en Nord-Marianoj ekde marto 2020.

Fontoj[redakti]