Referendumo aprobis la amendojn de la Konstitucio de Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 3-a de julio 2020

La mapo de Rusio kun rezultoj de la referendumo: verde — jes, ruĝe — kontraŭ.

La 2-an de julio estis publikigitaj rezultoj de la tutlanda referendumo, okazinta en Rusio antaŭtage. Voĉdonis 67,97% de la elektantoj. 77,92% de la voĉdonintoj subtenis amendojn de la Konstitucio de Rusio, proponitajn de la prezidanto kaj aprobitajn de la Ŝtata Dumao de Rusio.

Antaŭhistorio

Korekti la konstitucion proponis la prezidanto Vladimir Putin, kiu la 20-an de januaro prezentis sian proponon al la Federacia Konsilio de Rusio forme de leĝprojekto. La 11-an de marto la amendoj estis aprobitaj forme de la federacia leĝo "Pri perfektigado de reguligado de certaj aferoj pri organizado kaj funkciado de la publika potenco", dum sekvaj du tagoj aprobitaj de ĉiuj regionaj parlamentoj (el 3980 regionaj deputitoj nur 67 voĉdonis kontraŭ) kaj la 14-an de marto Vladimir Putin subskribis la leĝon. Samtempe estis aprobita plano okazigi la tutlandan referendumon. La 16-an de marto la Konstitucia Kortumo de Rusio verdiktis ke la amendoj ne kontraŭas la konstitucion. Sekvan tagon Vladimir Putin subskribis la ukazon pri okazigo de la referendumo je la 22-a de aprilo, sed la 25-an de marto li proponis ŝovi la voĉdonon pro la kronvirusa pandemio. La 1-an de junio la prezidanto ordonis ke la referendumo okazu la 1-an de julio.

Amendoj

Sume temas pri 206 amendoj, kiuj sumeblas tiele.

La voĉdonilo.

Federaciaj teritorioj

Eblas kreado de federaciaj teritorioj.

Teritoria unueco

Estas malpermesite apartigi iujn ajn teritoriojn de Rusio aŭ alvoki al tio.

Sociala subteno

La minimuma salajro ne povas esti malpli alta ol la minimuma vivnecesa enspezo. Regula altigado de pensioj, subvencioj kaj aliaj socialaj pagoj estas nepra. La pensia sistemo baziĝas sur principoj de ĉies partopreno, justeco kaj solidareco de la generacioj.

Supereco de la rusia juro

Decidoj de interŝtataj institucioj, faritaj surbaze de internaciaj traktatoj de Rusio, sed konsiderataj kontraŭaj al la konstitucio de Rusio, ne estos plenumataj. Tian kontraŭecon devas konfirmi la Konstitucia Kortumo de Rusio.

Postuloj kaj rajtoj de la prezidanto

Kandidato je la prezidanto de Rusio devas loĝi en Rusio ne malpli ol 25 jarojn, ne havi alilandan civitanecon aŭ restadpermesilon, inkluzive en pasinteco. Li ne rajtas okupi la prezidantan postenon pli ol du fojojn, kio pro jura kolizio ebligas al Vladimir Putin kvazaŭ nuligi liajn antaŭajn prezidantajn servojn kaj kandidatiĝi denove dufoje — en 2024 kaj 2030.

Krome estas enkondukata dumviva jura imuneco por la prezidanto, forlasinta sian postenon. Li povas perdi ĝin kadre de proceduro, priskribita en la 93-a artikolo, dediĉita al abdiko de la prezidanto. Post plenumo de siaj prezidantaj devoj, la prezidanto povas ankaŭ iĝi dumviva senatano.

La Ŝtata Konsilio

La prezidanto formas la Ŝtatan Konsilion de Rusio por "garantiado de akorda interagado de la organoj de la ŝtata potenco, determinado de la ĉefaj direktoj de la interna kaj ekstera politikoj". Statuson de la Ŝtata Konsilio difinos speciala leĝo.

Kontrolado de laŭeco de la leĝoj al la konstitucio

La prezidanto rajtas sin turni al la Konstitucia Kortumo por peti ĝin kontroli laŭecon de leĝo, aprobita de la parlamento, al la konstitucio (ĝis la leĝo estas subskribita de la prezidanto). Kaze de pozitiva respondo, la prezidanto subskribas la leĝon. Kaze de negativa respondo, la prezidanto resendas la leĝon al la parlamento.

Postuloj al la ŝtatoficistoj, deputitoj kaj juĝistoj

Prezidanto de la registaro de Rusio, liaj viculoj, federaciaj ministroj, aliaj estroj de la federaciaj organoj de la plenuma potenco, estroj de la subjektoj de Rusia Federacio, estroj de la federaciaj ŝtataj institucioj, anoj de la Konsilio de Federacio, deputitoj de la Ŝtata Dumao kaj juĝistoj ne rajtas havi alilandan civitanecon aŭ restadpermesilon en alia lando, posedi bankokontojn eksterlande.

Rajtoj de la Ŝtata Dumao

La Ŝtata Dumao ricevas rajton aprobi kandidaton je la prezidanto de la registaro de Rusio, proponitan de la prezidanto. Poste lin nomumos la prezidanto. Krome la Ŝtata Dumao aprobas kandidatojn je vic-ĉefministroj kaj federaciaj ministroj (krom kelkaj ministroj, kies agadon gvidas la prezidanto mem, ekzemple la ministroj pri internaj aferoj kaj defendo) — laŭ propono de la prezidanto de la registaro de Rusio.

Voĉdonejo.

Rajtoj de la Konsilio de Federacio

Estroj de la federaciaj organoj de la plenuma potenco (inkluzive de federaciaj ministroj), respondecaj pri defendo kaj sekureco, internaj aferoj, justico, eksteraj aferoj, preventado de la ekstremaj situacioj, prokuroroj de la subjektoj de Rusia Federacio estos nomumataj de la prezidanto de Rusio post konsultado de la Konsilio de Federacio.

La Konsilio de Federacio, laŭ propono de la prezidanto, rajtas ĉesigi servon de la juĝistoj de la Konstitucia Kortumo, Supera Kortumo, kasaciaj kaj apelaciaj juĝejoj se ili faris agojn, kiuj makulas honoron kaj reputacion de la juĝisto.

La Konsilio de Federacio aprobos la kandidatojn je la prezidanto de la Kalkula Ĉambro kaj duonon de ĝiaj aŭditoroj. Ĉiujare la Konsilio de Federacio aŭskultos raporton de la ĝenerala prokuroro de Rusio pri stato de justeco kaj leĝordo en la lando.

La Konstitucia Kortumo

Nombro de la juĝistoj de la Konstitucia Kortumo reduktiĝas de 19 ĝis 11. Laŭ propono de la prezidanto la kortumo kontrolos laŭecon de federaciaj kaj regionaj leĝoj al la konstitucio — antaŭ ilia subskribo.

Historio

Estas deklarite, ke "Rusia Federacio honoras memoron de la defendantoj de la Patrujo, provizas defendon de la historia vero. Malaltigo de la signifo de la heroaĵo de la popolo dum defendado de la Patrujo ne allaseblas". Rusio estas deklarita sukcedinto de Sovetunio. Aperas mencio pri "prauloj, transdonintaj al ni idealojn kaj kredon je Dio".

Infanoj kaj familio

La infanoj estas deklarataj la gravega prioritato de la ŝtata politiko de Rusio. La ŝtato devas krei kondiĉojn por ĉiuflanka spirita, morala, intelekta kaj fizika evoluado de la infanoj, instruado al ili de patriotismo, civitana respondeco kaj estimo al la pliaĝuloj. La ŝtato sindevigas prizorgi la orfojn.

Estas garantiata protektado de la familio, patrineco, patreco kaj "geedzeco kiel unio de viro kaj virino".

Lokiĝo de ŝtataj institucioj

Moskvo estas la ĉefurbo de Rusio, sed apartaj ŝtataj institucioj povas troviĝi ne nur en Moskvo, sed ankaŭ en alia urbo, aprobita de la federacia konstitucia leĝo.

Voĉdonejo surstrata.

Lingvoj

La 68-a artikolo tekstas:

"1. La ŝtata lingvo de Rusia Federacio sur tuta ĝia teritorio estas la rusa lingvo kiel lingvo de la ŝtatoforma popolo, estanta parto de la unio de la egalrajtaj popoloj de Rusia Federacio.

2. La respublikoj rajtas elekti siajn ŝtatajn lingvojn. En la organoj de la ŝtata potenco, organoj de la loka memadministrado, la ŝtataj institucioj de la respublikoj ili estas uzataj kune kun la ŝtata lingvo de Rusia Federacio.

3. Rusia Federacio garantias al ĉiuj siaj popoloj rajton pri konservado de gepatra lingvo, kreado de kondiĉoj por ĝia lernado kaj evoluigado.

4. Kulturo en Rusia Federacio estas unika heredaĵo de ĝia pluretna popolo. Kulturo estas subtenata kaj gardata de la ŝtato."

Indiĝenoj

La 69-a artikolo tekstas:

"1. Rusia Federacio garantias la rajtojn de la indiĝenaj malmultnombraj popoloj laŭe al la komune agnoskitaj principoj kaj normoj de la internacia juro kaj internaciaj traktatoj de Rusia Federacio.

2. La ŝtato protektas kulturan unikecon de ĉiuj popoloj kaj etnaj komunumoj de Rusia Federacio, garantias konservadon de la etnokultura kaj lingva diverseco.

3. Rusia Federacio donas subtenon al la sampatrujanoj, loĝantaj eksterlande, por realigo de iliaj rajtoj, garantiado de protektado de iliaj interesoj kaj konservado de la tutrusia kultura identeco".

Socia reago

La proponitaj amendoj elvokis fortan kontraŭstaron de la opozicio. La 15-an de marto en la retejo Eĥo de Moskvo estis publikigita malferma letero de 427 artistoj, sciencistoj kaj aliaj publikaj personoj, en kiu ili nomis la amendojn kontraŭkonstituciaj kaj la referendumon — laŭleĝigo de la ŝtatrenverso. La subskribintoj, same kiel aliaj kritikantoj de la amendoj, speciale kontraŭis la nuligon de la antaŭaj prezidantaj servoj de Putin, ebligantan al li kandidatiĝi pliajn du fojojn. La 3-an de junio 192 deputitoj de regionaj parlamentoj kaj municipaj komunumoj subskribis alian malferman leteron, en kiu ili nomis la amendojn kontraŭaj al la konstitucio, demokratio kaj homaj rajtoj. Pluraj homoj partoprenis en la kampanjo "NE!", kadre de kiu okazis manifestacioj kaj protestoj, en kiuj partoprenis ĝis kelkcent manifestaciantoj.

Voĉdonado

La voĉdonado okazis malĉeeste, en elektronika formo de la 25-a ĝis la 30-a de junio kaj ĉeeste la 1-an de junio.

La sola subjekto de Rusia Federacio kie plejparto de la voĉdonintoj oponis la amendojn estis Neneca aŭtonoma distrikto, kie 44,42% subtenis la amendojn kaj 54,57% kontraŭis ilin. La plej subtena regiono estis Ĉeĉenio, kie 97,92% voĉdonintoj jesis la amendojn kaj nur 1,94% kontraŭis.

La opozicio asertas, ke okazis amasa falsigado kaj fraŭdoj, la aŭtoritatoj neas tion.

Fontoj



Eŭropoladimir Putin‎]]