Ekspedicio al Oceanio, rezultoj: La rusa vojaĝanto parolis en la scienca biblioteko de la Krimea Federacia Universitato

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 9-a de marto 2023


Lunde, la 6-an de marto, la scienca biblioteko de la Krimea Federacia Universitato (Simferopolo) gastigis la prezenton de la rezultoj de la ekspedicio de la rusa vojaĝanto Viktor Pinĉuk al Oceanio, inter kiuj libro „Du monatoj da vagado kaj 14 tagoj malantaŭ la kradoj", kreita en la ĝenro de vojaĝliteraturo.

La eventon antaŭis paroladoj de la direktoro de la biblioteko Natalia Kaduha kaj la prezidanto de la krimea branĉo de la Rusia Geografia Societo Gennadij Samoĥin.

La aranĝon ĉeestis universitataj studentoj, membroj de la Rusia Geografia Societo, gastoj de diversaj aĝoj, profesioj kaj vidpunktoj. La sperta vojaĝanto detale priskribis la vojaĝon, kompletigante la rakonton per fotoj kaj mallongaj filmetoj; li menciis, inter la rezultoj de la vojaĝo, dek ok artikolojn kreitajn por la rusa Vikipedio kaj ok por la rusaj Vikilibroj.

Viktor Pinĉuk detale respondis la demandojn de la gastoj, karakterizis la nuntempajn posteulojn de la ideoj de la grandaj navigistoj de la pasinteco, per la sekvaj vortoj:

Vojaĝantoj ne malaperis de sur la tero antaŭ centoj da jaroj, sed ili simple perdiĝis inter sennombraj turistoj.
Viktor Pinĉuk.

Foto-eseo[redakti]

Ekspedicia fotografia materialo uzata en Vikimediaj artikoloj (kelkaj el kiuj estas publikigitaj en la libro „Du monatoj da vagado kaj 14 tagoj malantaŭ la kradoj")[redakti]

Vanuatuo

Tongo

Samoo

Fontoj[redakti]

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.