Pluvegoj kaj inundoj estingas brulegojn en Aŭstralio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 12-a de februaro 2020


Aŭtoritatoj en Aŭstralio diras ke grandaj pluvoj povus estingi ĉiujn brulegojn en Novsudkimrio antaŭ la semajnfino. Iuj partoj de orienta Aŭstralio ricevis la plej abundajn pluvegojn depost pli ol 30 jaroj.

Aŭstralio estas tero de ekstremoj. Iuj urboj pasis de sekeco ĝis inundo pro granda pluvo falinta en Novsudkimrio kaj Kvinslando.

Iuj terkultivistoj spertinte sekecon ricevis siajn plej bonajn pluvojn depost jardeko. Krizaj aŭtoritatoj avertis pri subitaj inundoj minacantaj la vivon.

La plej granda urbo de Aŭstralio, Sidnejo, malsekiĝas per preskaŭ 400 mm da pluvo falinta de vendredo. Tiu kvanto kutime falas dum kvar monatoj. Oni prognozas pliajn pluvegojn pli malfrue ĉi-semajne.

La inundego helpas la maratonan kontraŭ-fajran klopodon. Grandega arbustobrulego sude de Sidnejo ardinta dum pli ol 70 tagoj kaj detruinta 300 domojn finfine estis estingita. Oni estingis ankaŭ la tiel nomatan «megabrulegon» ĉe la monto Gospers nordokcidente de Sidnejo.

Mardon, 26 arbustofajroj kaj fojnofajroj ankoraŭ bruladis tra la ŝtato Novsudkimrio, el kiuj kvar ne ankoraŭ estas ĉirkaŭitaj. Iuj inter ĉi tiuj ardegoj bruladas de semajnoj kaj eĉ monatoj.

David Elliott, la ministro pri krizoservoj de Novsudkimrio, diras ke la pluvegoj kaŭzis kaoson en iuj regionoj, sed ke ili povus estingi ĉiujn arbustobrulegojn en la ŝtato ene de kelkaj tagoj.

«Ni antaŭvidas, ke pluraj lokaj administraj regionoj ricevos deklarojn de naturkatastrofo, kio ebligos plian monsubtenon, plian helpon kaj, kompreneble, estigos taŭgan reagon de niaj krizoservoj», li diris. «La bona afero estas la fakto, ke ŝajne ni vidos la finon de ĉi tiu sesmonata kontraŭ-fajra kampajno.»

En okcidenta Aŭstralio, oni daŭre purigas la lokojn post tropika ciklono alveninta de la nordokcidenta marbordo la pasintan semajnfinon, kiu kunportis detruajn ventojn kaj pluvtorentojn.

Fontoj