Pli ol 900 mortintoj, 14.000 infektitoj pro la nuna eksplodo de ĥolero en Haitio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 16-a de novembro 2010

Pli ol 900 mortintoj, 14.000 infektitoj nun che la Haitia ĥolera eksplodo

Traduko de artikolo el la anglalingva Vikinovaĵoj de dimanĉo, la 14-a de Novembro 2010. Tiu artikolo estas disponita laŭ la permesilo Creative Commons Attribution 2.5.

Vibrio cholerae.
Fonto: Dartmouth Electron Microscope Facility

Novaj nombroj montras, ke proksimume 917 homoj estas mortintaj kaj ankoraŭ pli ol 14.000 infektitaj de ĥolero dum la nuna eksplodo de ĥolero en Haitio. Tamen, estas pensate, ke multe da mortoj en montaj regionoj malproksime de malsanulejoj estas ĝis nun neraportitaj.

Klinikoj rapide pleniĝas kaj multaj novaj mortoj estas raportataj. “La nombroj estas tre, tre alarmigaj. Ne jam ni atingis la pinton, sed tio eble okazos venontsemajne,” diris la estro de la misio por Medecins Sans Frontieres, Stefano ZANNINI. Alia helpanto priskribis la situacion en Port-Au-Prince tiel: “Pli kaj pli kompatindiĝanta ĉiun tagon.” Ankaŭ tiu helpanto diris ke la hospitaloj ĉe la ĉefurbo ne kapablas helpi al ĉiuj malsanuloj.

La Uniĝintaj Nacioj petis de donemaj landoj $164 milionojn da dolaroj por alporti pliajn kuracistojn, medikamentojn, kaj akvo-purigilojn.

Laŭ la usona CDC, “spertinte kio okazis en Peru dum la fruaj 1990-aj jaroj kaj kio okazis en aliaj landoj de Latin-Ameriko, oni atendu vidi pliajn malsanulojn dum multaj monatoj ghis eble kelkaj jaroj.”

La CDC diras ke ĥolero estas “akuta, laksa malsano kaŭzita de infektiĝo de la intesto per la bakterio Vibrio cholerae. La infektigho ofte estas nesevera au sen simptomoj, sed kelkfoje ghi estas severa... Ĉe severaj okazoj, la infektita homo spertas multan akvecan lakson, vomadon, kaj muskoldoloron de la kruroj, kaj tio povas kaŭzi rapidan perdon de korpaj fluaĵoj kaj konduki al malsano pro manko de akvo, kaj ŝoko. Sen kurachelpo, morto povas okazi post nur horoj.”

"Neniu nun loĝanta en Haitio jam spertis ĥoleron, do la haitia popolo estas popolo tre nepreparita por ĉi tiu bakterio. Ĥolero, nun ke ĝi estas en Haitio, verŝajne estos tie dum jaroj. Ĝi ne foriros." - Gregory HARTL, parolulo de la Monda Organizaĵo pri Sano.

Fontoj