Pli ol 340 mil personoj suferas pro inundoj en Ĉado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de aŭgusto 2022

Rivero Ŝari estas la politika limo inter Ĉado kaj Kameruno, en la foto videblas tipa pejzaĝo vundebla al inundoj kaŭzitaj de pluvegoj.


Pli ol 340 mil personoj suferis pro inundoj en afrika ŝtato Ĉado dum la lastaj du monatoj de somero 2022. Tion montris la provizora takso de Unuiĝintaj Nacioj (UN), citita de AFP. La inundoj okazis en 11 inter 23 provincoj de la ŝtato, unu el la plej malriĉaj sur la planedo.

Inter la suferintoj, kiujn kalkulas UN, estas homoj, kiuj devis forlasi sian loĝejon pro inundo kaj ankaŭ tiuj, kiuj perdis posedaĵojn pro la naturaj katastrofoj. En 2021 tiu nombro estis 256 mil kaj en 2020 — 388 mil.

Pro la pluvegoj kaj kaŭzitaj de ili inundoj 22 homoj pereis en Ĉado ekde junio 2022. Ĉirkaŭ 2700 hektaroj da kultivitaj kampoj perdis rikolton.

La centr-afrika lando bezonas 6,3 milionojn da dolaroj por helpi al la viktimoj de la inundoj, por kio oni kolektas donacojn per Oficejo por kunordigo de humanitaraj aferoj (OCHA) ĉe UN. Ĉado suferas de armitaj konfliktoj, inundoj, manko de nutraĵoj kaj aliaj problemoj, kio igas ĝin la tria plej subevoluinta lando en la mondo, laŭ taksoj de UN.

Fontoj[redakti]