Paco venas al Sudano post 17 jaroj da militado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Patrolo de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro. 2013.

Lundo, la 31-a de aŭgusto 2020


La 29-an de aŭgusto la Sudana Revolucia Fronto subskribis packontrakton kun la registaro por fini militadon, kiu daŭris 17 jarojn. La oficiala ceremonio devos okazi hodiaŭ Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano, kie respektivaj intertraktoj daŭris ekde fino de 2019. Ĉefministro de Sudano Abdalla Hamdok kaj kelkaj ministroj venis por subskribi la dokumenton.

Sukcesoj kaj fiaskoj

La unua pacdeklaro estis farita en Ĵubo en septembro 2019 kaj oni atendis packontrakton esti subskribita ene de tri monatoj, sed la afero iĝis pli komplika ol ambaŭ flankoj atendis kaj postulis pli da tempo. La packontrakto pritraktas sekurecon, terposedon, transiran justicon, dividon de potenco kaj revenon de rifuĝintoj. Ĝi ankaŭ priskribas mekanismon de intergrado de ribelulaj trupoj en la nacia armeo ene de 39 monatoj kaj restarigon de justeco rilate viktimojn de la konflikto kunlabore kun la Internacia puna kortumo. La sudaj subŝtatoj Suda Kordofano kaj Blua Nilo estos memadministrataj kaj rajtos eldoni leĝojn surbaze de sekulara konstitucio de Sudano, aprobita en 1973. Estos establita la Nacia Komisiono pri Religia Libereco, kiu havos branĉojn en tiuj ĉi subŝtatoj kaj protektos religiajn rajtojn de lokaj kristanoj. Dum dek jaroj Suda Kordofano, Okcidenta Kordofano kaj Blua Nilo estos ricevantaj 40% de riĉaĵoj, produktotaj en tiuj ĉi areoj. La Sudana Popola Liberiga Movado-Nordo rajtos nomumi guberniestron de la subŝtato Blua Nilo kaj vic-guberniestron de Suda Kordofano kaj Okcidenta Kordofano. Ĝi ankaŭ ricevos 30% de la postenoj en la plenumaj kaj leĝodonaj institucioj. Okcidenta Kordofano, plej riĉa je nafto, konservos sian nunan administran statuson, kvankam laŭ interkonsento subskribita en 2005 en Naivaŝa, ĝi devis iĝi parto de Suda Kordofano. La registaro insistas ke tia unuiĝo povus krei plurajn tribajn disputojn, do estas evitinda.

La Sudana Revolucia Fronto nomis tion sia granda venko.

Kiam antaŭ kelkaj tagoj ni subskribis la interkonsenton pri la sekurecaj aferoj — kiu estas la plej komplika punkto de tiu ĉi kompleksa interkonsento — iuj ekploris. Tio estis vere ŝoka, ĉar tio estas vera venko, speciale por ĉiuj viktimoj de tiu ĉi konflikto. La perforto komenciĝis ne en 1989 kun alveno de Omar al-Baŝir, diskriminacio, manko de kundivido de la potenco, de kundivido de la resursoj, ĉio ĉi komenciĝis en 1956, tuj post la sendependiĝo. Kaj tio ke post tuta tiu ĉi tempo ni finfine sukcesis trovi solvon de tiuj problemoj, estas vera venko. Homoj estas feliĉaj, ne nur politikistoj aŭ armitaj grupoj, sed ankaŭ civila socio, ĉiuj tiuj kiuj loĝas en tendaroj en Darfuro kaj kiuj havas tragikan historion.
Mohammed Zakaria, proparolanto de la Sudana Revolucia Fronto.

Du aliaj ribelaj movadoj — frakcio de la Sudana Liberiga Movado (SLM) kaj alo de la Sudana Popola Liberiga Movado-Nordo estrata de Abdelaziz al-Hilu — ĝis nun malakceptas parton de la packontrakto. Ĉefministro de Sudano Abdalla Hamdok alvokis la rifuzintojn reveni al la dialogo.

La intertraktan teamon gvidis Tut Qalwak, konsilisto de la prezidanto de Sud-Sudano Salva Kiir Mayardit pri sekurecaj aferoj. La subskribon observas reprezentantoj de Egiptio, Ĉado kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Kiu estas kio

Flago de la Sudana Revolucia Fronto.

La Sudana Revolucia Fronto (SRF) estas alianco de ribelgrupoj el okcidenta parto de Darfuro kaj sudaj subŝtatoj Suda Kordofano kaj Blua Nilo. Ĝi batalis kontraŭ marĝenigado de loĝantaro de tiuj regionoj fare de la federacia registaro, kiun ĝi akuzis pri neglekto de siaj devoj rilate tiujn regionojn, enloĝatajn ĉe de ne-arabaj minoritataj dum la federacia registaro tradicie estis en la manoj de la araba plimulto. Laŭ takso de Unuiĝintaj Nacioj, ekde 2003 en milito en Darfuro pereis 300 mil homoj. La konflikto en Suda Kordofano kaj Blua Nilo eksplodis en 2011 kaj estis fakte daŭrigo de la Dua Sudana Enlanda milito, okazinta en 1983-2005. En aprilo 2019 prezidanto Omar al-Baŝir, reginta Sudanon ekde 1989, estis eksigita de la armeo post kelkmonataj amasaj protestoj kaj la nova registaro komencis dialogon kun la ribeluloj.

La Sudana Liberiga Movado (SLM) estas gvidata de Abdel Vahid al-Nur, kiu apartenas al la etno furoj, loĝanta en Darfuro. Alia grava estro estis Minni Minnavi, kiu apartenas al la zaghavaoj, alia loka etno. La unuaj gravaj operacoj de SLM okazis en februaro 2003, kiam ĝi atakis la urbon Al Faŝir, ĉefurbon de la subŝtato Norda Darfuro. La federacia registaro sendis puntaĉmentojn, kiuj uzis taktikon de "bruligita tero", tiel neniigante bazon de la ribeluloj. En 2006 SLM disiĝis je du frakcioj, ĉar Minni Minnavi subskribis en Niĝerio packontrakton kun la registaro dum frakcio de Abdel Vahid al-Nur daŭrigis la bataladon. En 2010 Minni Minnavi revenis al la militado, akuzinte Omar al-Baŝir pri "manko de seriozeco" je plenumado de la packontrakto. Ĉi-foje la frakcio de Minni Minnavi denove akceptis la packontrakton, dum Abdel Vahid al-Nur dum pluraj jaroj loĝanta en Parizo, rifuzis la intertraktojn.

Ekzistas ankaŭ la Sudana Liberiga Movado, Transira Konsilio — aparta grupo, establita en 2011 fare de disidentoj el SLM. Ĝi estas gvidata de Alhadi Idris Jahya, kiu en septembro 2019 iĝis la prezidanto de la Sudana Revolucia Fronto.

La Justeco kaj Egaleco Movado (JEM) estis fondita en 2011 fare de Ĥalil Ibrahim, zaghavao same kiel Minni Minnavi. Iam li estis estro de la islamista kvazaŭmilita grupo Popola Defendaj Fortoj, establita en 1989, kaj proksimulo de Omar al-Baŝir, kiu grandparte ŝuldis al li sian enpotenciĝon. Li estis proksima ankaŭ al la islamista gvidanto Hassan al-Turabi, kiu en 1989 aranĝis ŝtarenverson de Omar al-Baŝir. Tamen poste li rompis tiujn ligojn kaj aliĝis al darfuraj ribeluloj. En 2008 li entreprenis surprizan atakon kontraŭ la urbo Omdurmano, situanta ĉe transa bordo de Nilo, tuj kontraŭ la ĉefurbo Ĥartumo, kies antaŭurbo ĝi ofte estas konsiderata. Dum tiu operaco liaj trupoj mortigis pli ol 220 homojn. En decembro 2009 li partoprenis intertraktojn kun la registaro, sed poste forlasis ilin sen subskribi iujn sindevigojn. En decembro 2011 li estis mortigita per laŭcela aeratako kaj la movadon ekestris lia frato Gibril.

La Sudana Popola Liberiga Movado-Nordo (SPLM-N) ekbatalis kontraŭ la federacia registaro dum la Dua Sudana Enlanda milito, danke al kiu Sud-Sudano akiris en 2011 sendependecon. En 2017 SPLM-N disiĝis je du frakcioj, unu el kiuj ekestris Malik Agar kaj la alian — Abdelaziz al-Hilu. Tiu lasta malaprobis la nunan packontrakton, ĉar li konsideras nepra antaŭkondiĉo de ajna paco starigon de sekulara ŝtato en Sudano. Krome li rifuzis intertrakti kun Mohamed Hamdan Daglo, komandestro de sudana kvazaŭmilita organizaĵo, pli konata kiel Hemeti kaj akuzata de li pri pluraj militkrimoj.

Internacia reago

Ruandaj pacsoldatoj revenas el Darfuro. 2005.

La milito en Darfuro kaj sudaj regionoj de Sudano estas unu el plej longdaŭraj kaj sangoverŝaj konfliktoj en la nuntempa historio. Krueleco de registaraj kaj por-registaraj kvazaŭmilitaj trupoj plurfoje kaŭzis indignon de la internaciaj homrajtaj organizaĵoj. En oktobro 2004 Darfuron vizitis usona aktorino Angelina Jolie kiel ambasadorino de Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj. En 2006 usona aktoro kaj reĝisoro George Clooney, la aktoro Don Cheadle, la usona sprintisto Joey Cheek kaj la kenja olimpia ĉampiono pri atletiko Tegla Loroupe vizitis Ĉinion kaj Egipton, kie ili renkontis kun politikistoj kaj alvokis ilin helpu loĝantaron de Darfuro.

Ekde 2007 daŭras la Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro.

Fontoj