Obama reelektita

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 7-a de novembro 2012

La ĝisnuna prezidento de Usono, Barack Obama de la Demokrata Partio, estis reelektita marde nokte, la 6-an de novembro 2012. Post la plej multekosta balotokampanjo en usona historio, la jama registaro estis reaprobita en sia potenco. Obama estis elektita per multe pli da voĉoj ol oni estis ekspektinta: 300 por Obama kontraŭ 206 voĉoj por la kandidato de la Republikana Partio, Mitt Romney.

Post la balota venko, merkrede matene Obama dankis en oracio antaŭ miloj da aŭskultantoj al ĉiuj usonanoj, kiuj voĉdonis en la baloto, kaj li diris, ke la plej bona fazo de lia ofica tempo ankoraŭ venos. Li aldonis, ke la elektintoj “voĉdonis por agoj, ne por kutima politiko”. Krome li alvokis la politikistojn de Usono ne tro disiĝi en kverelo inter la Demokrata kaj la Republikana Partioj. Por mem kunlabori kun la opozicio, Obama deklaris, ke li parolos kun Romney pri plua kooperado.

Sian venkan oracion la prezidento finis per la jenaj vortoj: “Ni estas pli grandaj ol la aro de niaj individuaj celoj, kaj ni restos pli ol nur aro da ruĝaj kaj bluaj subŝtatoj. Ni estas kaj restos por ĉiam la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Kaj kune kun via helpo kaj la beno de Dio ni pluiros nian vojaĝon antaŭen kaj plu rememorigos la mondon pri la kaŭzo, pro kiu ni vivas en la plej granda nacio de la mondo. Dankon al vi, Usono. Dio benu vin. Dio benu tiun Usonon.”

Fontoj