Obama ordonas al NSA ĉesi spionadi dekojn da landestroj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 18-a de januaro 2014


Fonto: United States Senate

La prezidanto de Usono, Barak Obama, ordonis al NSA (Agentejo pri Nacia Sekureco) ĉesi spionadi dekojn da prezidantoj kaj landestroj kaj petis al ĝi se necese alvoki tiujn prezidantojn kaj landestrojn por konsulti kaj starigi demandojn.

Laŭ Obama, la "amikaj" landoj de Usono ne plu estos spionataj fare de NSA, post skandaloj malkaŝitaj de Edward Snowden (: en junio 2013 Edward Snowden malkaŝis la superrigardan programon PRISM). Obama certigis ke la NSA ŝanĝos sian politikon pri telefonaj subaŭskultadoj kaj konservado de tekstaj mesaĝoj, tamen ke tio ne dependas de li kaj ke li ne scias kiam tio ŝanĝiĝos.

Obama certigas ke la internacia spionado estas necesa, ĉar tio defendas la Usonon kaj ties amikojn. Kelkaj landestroj, interalie tiuj de Brazilo kaj Germanio, petis klarigojn al Usono okaze de la malkaŝoj de Snowden, kiuj diris ke ili estis spionataj.

Julian Assange, fondinto de de WikiLeaks kaj rifuĝinto en la ambasadorejo de Ekvadoro en Londono, kvalifis kiel "hontiga" la prelegon de Obama. Assange certigas, ke Obama ordonis neniun veran reformadon, kiu finu la kaŝajn agadojn de la NSA.


Fontoj