Nova prezidanto de Pollando ĵuris antaŭ duonplena parlamentejo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
La inaŭgura parolado de Andrzej Duda.

Vendredo, la 7-a de aŭgusto 2020


La 6-an de aŭgusto la nova prezidanto de Pollando Andrzej Duda faris oficialan ĵuron en la duonplena parlamentejo, akompane de silenta protesto fare de opoziciaj deputitoj.

La prezidanta baloto, origine planita por la 10-a de majo, pro la kronvirusa pandemio estis prokrastita kaj okazis nur la 12-an de julio. La aktuala prezidanto Andrzej Duda venkis sian ĉefan kontraŭulon, liberalan urbestron de Varsovio Rafal Trzaskowski kaj tiel garantiis por si la duan kvinjaran oficperiodon. Andrzej Duda ricevis 51,03% de la voĉoj, Rafal Trzaskowski — 48,97%.

La opozicio akuzas lin pri aŭtoritatismo, rompo de demokratiaj valoroj kaj proceduro, trudado de arkaikaj patriarkaj sintenoj en la ŝtatan politikon. Andrzej Duda en sia parolado alvokis ĉiujn unuiĝi kaj kunlabori malgraŭ politikaj diferencoj, nominte kiel siajn prioritatojn familion, sekurecon, kreadon de laborpostenoj, investadon kaj dignon. Parolante pri internacia politiko, li diris pri neceso atenti evoluigon de la ekonomio de Centra kaj Orienta Eŭropo, kaj neceso proksime kunlabori kun NATO kaj Usono kiel garantiantoj de sekureco de Pollando. Li ankaŭ dankis la voĉdonantojn pro ilia aktiva partopreno (voĉdonis 65% de la elektantoj) kaj diris ke "demokratio en Pollando estas forta kiel neniam".

La tuta potenco en la civitana socio [devas] origini el la volo de la nacio — niaj grandaj prauloj skribis tiujn ekstreme gravajn vortojn en la Konstitucio de la 3-a de Majo. Ili pruvis sian aktualecon en la lastaj tagoj, semajnoj kaj hodiaŭ. La potenco venas de la volo de la nacio kaj la nacio esprimis sian volon dum la baloto. La poloj havis rajton decidi, kiu estas pli bona prezidanto, ilia ŝtatestro kaj ili faris sian decidon.
Andrzej Duda, prezidanto de Pollando.

Tamen la opozicio apenaŭ akceptis tiun ĉi alvokon. Multaj reprezentantoj de la centrista Civila Koalicio, formita en marto 2018, decidis malĉeesti la eventon, konsiderante Andrzej Duda fuŝinto de la konstitucio, kiel tion skribis en sia Tviter-konto Borys Budka, estro de ĝia plej granda partio Civitana Platformo. La koalicio decidis sendi al la ceremonio nur etan grupon da deputitoj subestre de senatestro Tomasz Grodzki kaj vic-estro de la sejmo Małgorzata Kidawa-Błońska. "La prezidanta baloto ne estis libera kaj egala, ĝi malkongruis al normoj de la honesta baloto, pro tio ni ne partoprenos (kiel frakcio) la enoficiĝon de Andrzej Duda kiel prezidanto" diris la vic-frakciestro Robert Kropiwnicki.


Maldekstraj parlamentanoj ĉeestis la ceremonion tenante en la manoj la konstitucion kiel aludon al ĝia menciita fuŝado fare de la prezidanto. Ili ankaŭ surhavis maskojn kies koloroj formis ĉielarkon kiel simbolon de GLAT-komunumo, atakata kaj ĝenata de la aŭtoritatoj subestre de Andrzej Duda. Maldekstraj deputitinoj venis ankaŭ en roboj, kies koloroj formis la ĉielarkon dum ili sidis sur siaj lokoj. Deputitino de Civitana Platformo Klaudia Jachira tenis en la manoj afiŝon, sur kiu estis skribite "Falsa atestanto".

La homo kiu dum jaroj perfortis kaj tretis la konstitucion nun ĵuras sur ĝi kaj alvokas respekti ĝin, tio estas nura ĉipa prezentaĵo.
Barbara Nowacka, vic-estro de Civitana Platformo.

La prezidanto de Pollando laŭleĝe rajtas havi nur du oficperiodojn. La malgajninta kandidato Rafal Trzaskowski ne ĉeestis la ceremonion, same kiel eksaj prezidantoj Lech Walesa kaj Bronislaw Komorowski, eksaj ministroj kaj parlamentestroj Radosław Sikorski kaj Włodzimierz Cimoszewicz. El la eks-prezidantoj ĉeestis nur Aleksander Kwaśniewski, dirinta: "Mia ĉeesto originas el estimo al la ŝtato, prezidanta posteno kaj voĉdonantoj, kiuj venis al la baloto".

La inaŭgura ceremonio konsistis el kvin etapoj kaj daŭris preskaŭ la tutan tagon. Unue la prezidanto ĵuris en sejmo, poste akceptis raportojn de la komandestro de la ĉefurba garnizono kaj de estro de la Servo de la Ŝtata Gardado, sekvis meso en la ĉefepiskopa baziliko de Sankta Johano, solena ceremonio en la reĝa kastelo kaj fine alpreno de la ĉefkomandestraj devoj sur placo de Józef Piłsudski.

La ceremonio okazis kun strikte observataj kontraŭvirusaj limigoj, inkluzive de mezurado de korpotemperaturo, testado, maskoj, gantoj kaj seninfektigiloj. Sen masko estis nur la prezidanto, kiu tamen devis gardi dumetran socian distancon.

Fontoj