Nova mapo de Pakistano pensigis Baraton pri milito kontraŭ Pakistano kaj Ĉinio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La glaĉero Siaĉen.

Sabato, la 8-a de aŭgusto 2020

Azio
Wikinews-Asia-logo.svg

Pli pri Azio
AfrikoAmerikoEŭropoOceanio


La 4-an de aŭgusto ĉefministro de Pakistano Imran Khan prezentis novan politikan mapon, kiu indignigis Baraton kaj evidente kontentigis Ĉinion, vigligante landlimajn disputojn de la tri landoj. La afero aspektas speciale zorgiga post kiam en junio dekoj da militistoj pereis dum konfrontiĝo lime de Barato kaj Ĉinio, kion sekvis amasa bojkoto de la ĉinaj firmaoj kaj varoj en Barato. Dume Barato mem estis riproĉita ĉi-somere post malfermo de ŝoseo tra teritorio, pri kiu pretendas Nepalo.

La ĉefa incitilo estas ke sur la mapo la disputebla regiono Kaŝmiro estas markita kiel parto de Pakistano ĝis la pasejo Karakorumo, kontrolata de Ĉinio kaj konektita al Pakistano per la valo Ŝaksgam, kiu estas parto de la regiono Gilgit-Baltilando, cedita de Ĉinio al Pakistano kadre de landlima interkonsento en 1963. Oriente landlimo de Pakistano surmape etendiĝas ĝis la regiono Akesajĉino, regata de Ĉinio ekde ties milito kontraŭ Barato en 1962. Inter tiuj du regionoj situas la glaĉero Siaĉen, lokiĝanta ĉe la norda ekstremo de la Linio de Kontrolo inter Pakistano kaj Barato en Kaŝmiro (ne konfuzu kun Linio de Aktuala Kontrolo, kiu apartigas teritoriojn regatajn de Barato kaj Ĉinio).

Barato kaj Pakistano delonge disputas kaj foje eĉ militas pro Kaŝmiro. Ĉiu lando asertas ke la regiono estas ne dividenda kaj devas aparteni al ĝi. La Unuiĝintaj Nacioj proponis solvi la aferon surbaze de referendumo en Kaŝmiro mem kaj Pakistano subtenas tiun proponon, sed Barato rifuzas ĝin. Dum lasta antaŭeniĝo de ĉinaj militistoj ĉe Linio de Aktuala Kontrolo trafiko de barataj militistoj direkte al la glaĉero Siaĉen estis grave malfaciligita. Se Pakistano ekregos la glaĉeron, ĝi iĝos ponto, konektanta la pakistanan Gilgit-Baltilandon kaj la ĉinan Akesajĉinon.

La glaĉero Siaĉen.

En julio okazis renkontiĝo de la ministroj pri eksteraj aferoj de Afganio, Ĉinio, Pakistano kaj Nepalo, dum kiu la ĉina ministro Wang Yi proponis krei Transhimalajan Ekonomian Koridoron (THEK), kiu konektos Nepalon kaj Pakistanon tra Tibeto kaj Ŝjinĝjiango, de kie ĝi konektiĝos kun la Ĉino-Pakistana Ekonomia Koridoro (ĈPEK) por fine atingi la havenon Gwadar ĉe la Araba maro, kiu situas en Pakistano, sed estas administrata de Ĉinio. Kosto de ĈPEK estas taksata je 60 miliardojn da dolaroj. La prezentita mapo fakte kongruas al tiu propono kaj ĝenerale enkadriĝas je la iniciato Zono kaj Vojo, lanĉita antaŭ jaroj de Ĉinio kaj aktive oponata de Barato, interalie pro tio, ke la menciita Vojo inkludas teritoriojn, kiujn ĝi konsideras la siaj. Tamen kunlaboro de Pakistano kaj Ĉinio progresas, inkluzive rande de disputataj teritorioj.

En junio Pakistano subskribis kontraktojn pri konstruado de tri grandaj hidroelektraj stacioj laŭlonge de rivero Neelum, dividanta teritoriojn en okcidenta Kaŝmiro, regatajn de Barato kaj Pakistano. Neelum alfluas al Ĝelumo, kiu siavice estas la ĉefa alfluanto de Induso, provizanta per akvo 270 milionojn da homoj en Pakistano kaj nord-okcidenta Barato. La akvoabundeco ĉi-loke grave dependas de la glaĉero Siaĉen, do regado super tiu ĉi senhoma glacikovrita terpeco situanta ĉe averaĝa alteco 5400 metroj super marnivelo, havas strategian signifon. Barataj trupoj okupis ĝin en 1984, post kio jen kaj jen okazis konfrontiĝoj kontraŭ pakistanaj militistoj, finiĝintaj nur post pafĉesigo en 2003. Cetere obli pli da homoj pereis tie pro severa klimato kaj danĝeraj cirkonstancoj. Ekzemple en aprilo 2012 lavango pereigis 129 militistojn kaj 11 civilulojn, entombiginte sub neĝo pakistanan militbazon apud sektoro Gayari.

Mapo de la diskutata estuaro Sir Creek. La verda linio markas landlimon laŭ versio de Pakistano, la ruĝa — tiun de Barato.

Tamen skoltado kaj vortomilitoj daŭras senhalte. En februaro 2019 barata militaviadilo flugis apud la glaĉero, kio instigis protestojn de Pakistano. Ekde majo 2020 en barataj veterprognozoj aperas informoj pri la tuta Kaŝmiro kaj Gilgit-Baltilando kaj barataj armeestroj deklaris, ke ili pretos okupi tiujn teritoriojn kaze de respektiva ordono.

Ekde la barato-ĉina landlima konflikto en Ladako barataj amaskomunikiloj aktive priparolas la aferon, serioze meditante pri eventuala milito de Barato samtempe kontraŭ Ĉinio kaj Pakistano.

Barataj analizistoj atentigas ke la nova mapo similas al tiu, publikigita en 1947-1978, kiam Pakistano estis regata de ĝenerala guberniestro Muhammad Ali Jinnah, konsiderata fondinto de la lando, kaj la plej trafa diferenco surmapa estas apartigo de la Orienta Pakistano, transformita je Bangladeŝo. Ili asertas, ke tio estas ankaŭ forta bato kontraŭ separisma movado en la valo Kaŝmiro, ĉar sur la nova mapo ekzistas nur Ĝamuo kaj Kaŝmiro, kio ekskludas la antaŭe proponitan referendumon pri ties sorto aŭ ĝian sendependiĝon. Same vanaj ili konsideras esperojn de loĝantoj de Gilgit-Baltilando pri aŭtonomeco, ĉar surmape la regiono estas markita kiel parto de Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj estas desegnita ene de distriktoj Mirpur kaj Muzaffarabad, kies loĝas ĉefe sunaistoj.

Ili substrekas, ke tio nuligas la Interkonsenton de Ŝimla (1972) kaj la Deklaracion de Lahoro (1999), denove malfermante la vojon al provoj unuflanke kaj arbitre solvi la teritoriajn disputojn. En 1960 la Indusa Akva Traktato preskribis ke la akvoj de Induso, Ĉenabo kaj Ĝelumo estu uzataj de Pakistano dum la akvojn de Beaso kaj Ŝatadruo uzu Barato. Nun ankaŭ tiu ĉi interkonsento estas minacata. Ili asertas, ke Pakistano tiukampe sekvas Nepalon, kiu eldonis la 21-an de majo mapon, sur kiu bildigis ene de sia teritorio Lipuleh, Limijadhura kaj Kalapani, kiujn Barato regas kaj konsideras parto de sia subŝtato Utarakando. Ambaŭ landoj estas konsiderataj proksimaj aliancanoj de Ĉinio, ĝuantaj abundajn ĉinajn investojn, ĉefe por kreado kaj modernigado de infrastrukturo.

Mapo de Kaŝmiro.

La nova mapo estis prezentita antaŭ unua datreveno de la nuligo de la speciala statuso de Ĝamuo kaj Kaŝmiro, kiun la barataj aŭtoritatoj forigis la 5-an de aŭgusto 2019, likvidinte ĝian aŭtonomion garantiitan de la 370-a artikolo de la Konstitucio de Barato. Tiu tago estas tutnacie rememorata en Pakistano sub la nomo Youm-e-Istehsal (Tago de Ekspluatado), akompanata de pluraj lekcioj, manifestacioj ktp.

Ĉefministro Imran Khan deklaris dum gazetara konferenco, ke la mapo spegulas aspirojn de la pakistana nacio kaj ke ekde nun ĉiuj oficialaj mapoj de Pakistano aspektos tiel. "Ekde nun tiu ĉi mapo de Pakistano estos uzata en lernejoj, kolegioj kaj tutmonde" li diris. Parolante pri Kaŝmiro li ripetis ke ekzistas nur unusola solvo de tiu ĉi problemo, proponita de Unuiĝintaj Nacioj — referendumo, dum kiu loĝantoj de la regiono mem decidos ĝian sorton, elektinte aliĝon al Pakistano aŭ Barato. Li tamen atentigis, ke la mapo estas nura bildigo de la pakistanaj aspiroj, kiuj neniam ŝanĝiĝos kaj estos atingitaj precipe per politikaj rimedoj.

Cquote1.svg Ni kredas je politika solvo, ne je la milita. Ni ripete rememorigos al la Unuiĝintaj Nacioj ke vi havas promeson, kiun vi ne plenumis. Kun dia helpo nia lukto daŭros. Tiu ĉi lukto daŭros eterne tiom longe kiom mi vivos. Ankaŭ ĉiuj pakistananoj luktos, same kiel la homoj en kaŝmiro sin oferantaj por ilia libereco. Cquote2.svg
Imran Khan, ĉefministro de Pakistano.
La glaĉero Siaĉen.

La ministro pri eksteraj afero Shah Mahmood Qureshi, partopreninta la konferencon, klarigis ke Pakistano simple bildigis surmape siajn pretendojn pri la estuaro Sir Creek, kie laŭ liaj asertoj Barato klopodas forpreni de Pakistano centojn da kilometroj. Li diris ankaŭ ke la registaro jam aprobis konstruadon de la Kaŝmira Ŝoseo direkte al Srinagara ŝoseo, kiu estas ĝia fina celo kaj "la revo pri kiu sonĝis ankoraŭ niaj maljunuloj kaj tiu ĉi revo estas realigita de Imran Khan sur tiu ĉi mapo".

Ĉiuj politikaj partioj de Pakistano, inkluzive la opozicion, esprimis kompletan subtenon de la registara pozicio rilate Kaŝmiron.

Iuj fakuloj opinias ke la nova mapo apenaŭ gravas kaj estas destinita ĉefe por publiko ene de Pakistano. Aliaj tamen diras ke nova milito inter Pakistano kaj Barato estas reala, ĉar graveco de Pakistano en la ekstera politiko de Usono lastatempe malkreskis, des pli post baldaŭa foriro de la usonaj trupoj el Afganio, dum Barato havas pli da ŝancoj por ricevi usonan subtenon kiel la ĉefa kontraŭulo de Ĉinio, kies kontraŭstaro iĝis la kerna elemento de la usona ekstera politiko.

Ankoraŭ en 2004 la usona geopolitikisto Zbigniew Brzeziński avertis:

Cquote1.svg Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio. Cquote2.svg
Zbigniew Brzeziński. La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado.

En 2014 li konkludis:

Cquote1.svg …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano. Cquote2.svg
Zbigniew Brzeziński. Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco.

Fontoj[redakti]