Saltu al enhavo

Rusio planas defekti Jutubon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 30-a de julio 2024

Kia
Kia

La 25-an de julio 2024 deputito de Ŝtata Dumao de Rusia Federacio Aleksander Ĥinŝtejn en sia telegram-kanalo anoncis pri malrapidigo de Jutubo en Rusio.

Ĝis fino de la nuna semajno ŝargado de Jutubo ĉe surtablaj komputiloj povos plimalaltiĝi je 40%, kaj ĝis fino de la sekva - jam je 70%. la ago rilatos nur surtablajn komputilojn. Movtelefonion la plimalaltiĝo ne tuŝos.
Aleksander Ĥinŝtejn

En sia teksto la deputito klarigis, ke la ago estas kriza paŝo, kies celo estas ne ruslandaj konsumantoj de Jutubo, sed administracio de la videoservo. Laŭ opinio de Ĥinŝtejn, la malbonigo de la servo devas timigi la estraron de Jutubo kaj perforti al plenumo de leĝaro de Rusio. Ĥinŝtejn rimarkis, ke en Rusio aktive evoluas lokaj videoservoj (Rutube kaj VK Видео), kiuj povas plene anstataŭigi Jutubon.

Tamen ruslandaj uzantoj de Jutubo reagis ne laŭ ŝtata plano.

Dmitrij Kolezjev en sia telegram-kanalo prezentis statistikon de uzado de Jutubo, kiun oni kompilis per projekto YouScore.

Dum semajno de 15-a ĝis 21-a de julio, antaŭa elpaŝon de Aleksander Ĥinŝtejn, kvanto de spektadoj de 162 soci-politikaj jutubaj kanaloj atingis 311 858 955 da spektoj. Inter la spektoj dek plej populataj videofilmetoj kolektis mezan nombron 1 172 722 da spektoj por unu filmeto.

Dum semajno kiam aperis la deklaro de la deputito (de 22-a ĝis 28-a de julio), la kvanto de spektadoj kreskis kompare de antaŭa semajno je 2,5% kaj atingis 319 647 764 da spektoj. Meza kvanto de spektoj de dek plej spektitaj videofilmetoj kreskis je 16,6% (1 367 216).

Dmitrij Kolezjev por ekzemplo rakontis pri statistiko de spektado de telekanalo Doĵd. Dum semajno antaŭ anoncita malrapidigo kvanto de spektado atingis 10 439 429 (sen kalkulo de kurtaĵoj). Kaj la sekva, dum deklara, semajno la kvanto kreskis je 16,2% (12 128 457).

Dmitrij Kolezjev rimarkis, ke la rezultoj dume ne estas finaj ĉar necesas daŭrigi la esplorojn. Ankaŭ li substrekis, ke por Jutubo spektada trafiko de surtablaj komputiloj okupas nur 15-20%. La malrapidigo de ŝargado gvidos al pli malalta kvalito de videofilmetoj. Tamen la soci-politikaj kanaloj plej ofte elsendas informon en kvalito 1920×1080 kaj la spektantoj ne rimarkos la diferencon.

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q128257100Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo