Nova estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektita en Nazareto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 25-a de aŭgusto 2013

La kunsidanta komitato de TEJO dum la IJK 2013, kiu okazas nun en Nazareto, Israelo, elektis novan estraron por la jaroj 2013-15. Reelektiĝis la nuna prezidanto de la organizo Łukas Żebrowski, la ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski kaj la kasisto Nico Huurman, kiuj konservis siajn postenojn. Michael Boris Mandirola kaj Tina Tišljar ankaŭ restis de la antaŭa estraro.

Sergeo Tyrin (ne rekandidatiĝis) kaj Petra Smidéliusz ne plu estas estraranoj. Novaj estraranoj de la junulara organizo estas Veronika Poór kaj Alexandre Raymond.


Fontoj