Nova estraro de Kolombia Esperanto-Ligo elektita dum la 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Blazono de Valo de Kaŭko kaj la afiŝo de la kongreso dum la oficiala inaŭgurado.

Mardo, la 5-a de novembro 2013

De la 2-a ĝis la 4-a de novembro okazis en la urbo Buga la 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto, dum kiu estis elektita la nova estraro de Kolombia Esperanto-Ligo. La kongreson ĉeestis pli ol 30 personoj, inter ili kelkaj membroj el la municipa konsilintaro.

La nova estraro de KEL konsistas el:

Nomo Posteno
Prezidanto Humberto Mayorquin Hernandez
Vicprezidanto Adrián Martínez París
Sekretario Doniben Jiménez
Kasisto Jefferson Rubio
Anstataŭanto Juan Sebastian Quintero Santacruz
Anstataŭanto Ivan Camilo Quintero Santacruz

La kontrolisto estas Luis Jorge Santos Morales. La venonta kongreso okazos en Medeĝino.

Fontoj

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.