Nov-Zelando anoncas novan oficialan ferion Matariki
Lundo, la 8-a de februaro 2021
La registaro de Nov-Zelando anoncis pri la kreado de nova oficiala ferio nomita Matariki. Matariki reprezentas la komencon de la maoria Novjaro, kiu kunokazas kun la leviĝo de la Plejadoj, konataj en la maoria lingvo kiel Matariki.
La novzelanda ĉefministro Jacinda Ardern komentariis: «Ĉi tio estos tago por agnoski la unikan, kunan identecon de nia nacio, kaj la gravecon de la maoria etoso [nomita tikanga]. Ĝi estos tre speciala, kaj estos unika al Nov-Zelando.» Ardern aldonis, ke la nova ferio disigos la kvarmonatan periodon inter junio kaj oktobro, dum kiu mankas iu ferio.
La dato de la ferio Matariki ne estas fiksita, ĉar ĝi sekvas laŭ la maoria kalendaro Maramataka. Tamen, ĉefministro Ardern informas ke plejprobable ĝi ĉiam okazos aŭ je lundo aŭ je vendredo.
Estis kreita ankaŭ konsilgrupo pri Matariki. La ministro pri maoriaj rilatoj Kelvin Davis eksplikis, ke la grupo celos «provizi konsilon pri venontaj datoj de la ferio, pri la maniero de celebrado, kaj disvolvi rimedojn por eduki la publikon pri Matariki kaj la celebrado». La unua ferio Matariki laŭsigne okazos vendredon, la 24-an de junio de la venonta jaro.
La Laborpartio, al kiu apartenas Ardern, jam antaŭe promesis igi la ferion Matariki oficiala. Ĉi tiu fojo ne estas la unua provo fari tion: en la 2009-a jaro, membro de la Maoria Partio Rahui Katene enkondukis leĝprojekton pri la kreado de ŝtate agnoskita ferio por Matariki. Kvankam la Laborpartio, tiam opozicia, subtenis la leĝprojekton, la Nacia Partio ĝin oponis, kaj la propono estis malvenkita je 59 poraj voĉdonoj kaj 63 kontraŭaj.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo New Zealand announces new Matariki public holiday, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(angle) «Prime Minister Jacinda Ardern reveals date of first Matariki public holiday» – Radio New Zealand, 04-02-2021 (arkivita [ ]) (angle) Elle Hunt «New Zealand creates public holiday to celebrate Māori new year» – The Guardian, 04-02-2021 (arkivita [ ]) (angle) Matthew S. Schwartz «New Zealand PM Ardern Wins Re-Election In Best Showing For Labour Party In Decades» – [[NPR [Nacia Publikradio - Usono]]], 17-10-2020 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de NPR [Nacia Publikradio - Usono]]] (angle) «Labour promises to make Matariki a public holiday from 2022» – Radio New Zealand, 07-09-2020 (arkivita [ ]) (angle) «Te Rā o Matariki Bill/Matariki Day Bill — First Reading» – Parlamento de Nov-Zelando, 19-08-2009 (arkivita [ ]) (angle) «National not keen on Matariki holiday» – Stuff, 05-08-2009 (arkivita [ ])
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- Oceanio
- 8-a de februaro 2021
- Februaro de 2021
- 8-a de februaro
- Artikoloj kun informo de Radio New Zealand
- Artikoloj kun informo de The Guardian
- Artikoloj kun informo de Parlamento de Nov-Zelando
- Artikoloj kun informo de Stuff
- Ŝlositaj artikoloj
- Publikigitaj artikoloj
- Nov-Zelando
- Politiko
- Kulturo
- Maorioj
- Politiko de Nov-Zelando