Nov-Zelando: Momento de vero en naciaj elektoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 22-a de decembro 2014

Nicky Hager

Malriĉeco, malegaleco; medio kaj poluado el laktobienoj; ekonomio, alta kosto de domoj kaj problemoj rilate asekuron post tertremoj en kaj apud la urbo Christchurch: jen temoj de la tutlandaj elektoj en Nov-Zelando en septembro 2014. Almenaŭ ĝis devojigis la elektokampanjon aferoj nekutimaj.

En aŭgusto Nicky Hager (angle) publikigis libron titolitan Dirty Politics (angle), do Fipolitikoj. Ĝia subtitolo: „Kiel atakpolitiko venenas Nov-Zelandon”. Hager montris, kiel la reganta Nacia Partio celas esti reelektita surbaze de metodoj prunteprenitaj el la iama usona prezidanto Richard Nixon en la 1960-aj jaroj, tamen uzante Interreton.

Laŭ Hager, fiblogistoj pagataj de diversaj nacipartiaj politikistoj kaj komercistoj uzas dubindajn metodojn por misinformi la publikon. Ofte tradiciaj ĵurnalistoj prenas tiajn blogaĵojn kaj, ne kontrolinte la ŝajnfaktojn, ilin diskonigas.

Akuzis

Hager asertis, ke ministro, Judith Collins [kolinz], likigis konfidencan informon pri ŝtatoficisto. Antaŭe oni akuzis Collins pri intereskonflikto: ŝi kunsidis kun ĉefoj de kompanio, kiu donacis milojn da dolaroj al la Nacia Partio.

Collins eksiĝis fine de aŭgusto pro skandalo pri siaj ligoj al la fiblogistoj.

Poste la ĉefministro, John Key [ĝon ki], ricevis kopion de retmesaĝo, en kiu Collins ŝajne subfosis la ĉefon de la buroo pri gravaj fraŭdoj. Hager diris, ke ŝi truke eksiĝis por kaŝi, ke ŝi kulpas pri subfosado. Collins restis tamen kandidato en la parlamenta baloto.

Spekteblis

Kvin tagojn antaŭ la baloto, la 15-an de septembro, okazis kunveno de la nova Interreta Partio, titolita „Momento de vero”. La kunveno spekteblis Interrete. Parolis la usona ĵurnalisto Glenn Greenwald [grinvald], kiu diris, ke spionoj de la nov-zelanda registaro amase rikoltas informojn el telefonaj konversacioj, retpoŝto kaj tekst-mesaĝoj. La akuzon jam neis la ĉefministro, dirante tamen, ke tion oni iam konsideris.

La usona eksa spiono Edward Snowden [edŭard snoŭdn], parolante per Interreto el Rusio, diris, ke li mem legis mesaĝojn de nov-zelandanoj, kiam li laboris ĉe Nacia Sekureco-Agentejo (NSA) en Havajo. Li diris, ke NSA havas laborejon en Aŭklando kaj alian en la nordo de Nov-Zelando.

Kritikis

Parolis ankaŭ Julian Assange, el Londono, kiu atentigis, ke gvatado estas en ordo nur kun la permeso de la koncerna popolo, kaj la kanada juristo Robert Amsterdam, kiu kritikis la proponitan Transpacifikan Partnerecan Akordon (TPPA), kiun Usono provas trudi al landoj ĉirkaŭ Pacifiko.

Tiu similas la akordon TTIP, proponatan inter Usono kaj Eŭropo (MONATO, 2014/08-09, p. 19). Amsterdam avertis, ke grandaj kompanioj puŝas la usonan registaron por devigi aliajn ŝtatojn ŝanĝi siajn leĝojn favore al la kompanioj.

Gajnis

Kiam estis anoncitaj la rezultoj de la balotoj, evidentiĝis, ke la Nacia Partio gajnis unu plian seĝon en la parlamento kaj povas regi kun subteno de tri etaj partioj. La efikoj de Fipolitiko kaj „Momento de vero” ne estas konataj, sed ŝajnas, ke la elektantoj emis akcepti la argumentojn de tiuj, kiuj taksas gvatadon necesa. Pro tio la opoziciaj partioj estis malpli subtenataj ol dum la lastaj elektoj en 2011.

La nesukcesa Interreta Partio celis interesi nevoĉdonemulojn kaj kuraĝigi ilin partopreni la baloton. Fakte partoprenis 78 % de la voĉdonrajtuloj, pli ol en 2011, do eble tiurilate ĝi iom sukcesis. Tamen, laŭ Hager, unu el la celoj de atakpolitiko estas seniluziigi homojn, por ke ili ne voĉdonu.

Jen la detalaj rezultoj:

Partio Mandatoj 2011   Mandatoj 2014
Nacia 59 60
Laborista 34 32
Verdula 14 14
NZ Unue 8 11
Maoria 3 2
AKI 1 1
Unuigita Futuro   1 1
Mana 1 0
Sumo 121 121

La plej priparolata malgajno estas tiu de la Laborista Partio. Ĝia estro, David Cunliffe [kanlif], volis resti ĉefo, sed fine li rezignis. Kvar novaj kandidatoj sin prezentis.

Komence de oktobro policanoj serĉis la hejmon de Nicky Hager kaj forprenis komputilojn, kadre de enketo pri kodrompado de retmesaĝoj de unu el la fiblogistoj de la Nacia Partio. Hager rifuzis malkaŝi la fonton de siaj informoj, pravigante tion per ĵurnalisma konvencio.

En la nova registaro la ĉefministro, John Key, mem fariĝos ministro pri enlanda sekureco kaj informado. Judith Collins ne estas nomumita ministro kaj do la plej altranga virino en la kabineto estas Paula Bennett, kiu respondecas pri ŝtataj servoj, sociala loĝigado, lokaj registaroj, kaj rolas kiel vicministro pri financoj.

Fontoj

Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo "Momento de vero en naciaj elektoj" el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.