Nobel-premiito Suu Kyi nomumita Ministro de Birmo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 23-a de marto 2016

Suu Kyi en 2011.
Fonto: Htoo Tay Zar

La Parlamento de Birmo (Mjanmao) anoncis pasintmarde ke la Nobel-premiito pri Paco Aung San Suu Kyi partoprenos de la nova registaro gvidita de Htin Kyaw, la unua prezidento demokratie elektita en pli ol kvin jardekoj, kaj kiu posteniĝos la 30-an de marto. La prezidanto de la ĉambro, Mahn Win Khaing Than, nomumis la venontajn dek ok anojn de la plenuma povo, komencante per Suu Kyi, sen asigni ankoraŭ la ministeriojn.

Laŭ politikaj analizistoj Suu Kyi, kiu certigis antaŭ ol la voĉdonadoj ke ŝi estros kulise la registaron, iĝos eble Ministro pri Eksteraj Aferoj, kio donos al ŝi influan gravecon en la Sekureca Konsilio de Birmo, ĝis nun regata de la povega armea klaso. La ministerioj pri Defendo, Landlimoj kaj Internaj Aferoj restos sub la rego de la armeo. Aliaj du vicprezidantoj ankaŭ estos armeanoj.

Suu Kyi, kies di filoj havas britajn pasportojn, estis vetoita por iĝi prezidento laŭ konstitucia regulo malpermesanta al personoj kun eksterlandaj gefiloj prezidentiĝi. La plenuma povo de Nacia Ligo por Demokratio de Suu Kyi havos 21 ministeriojn kaj 18 ministrojn.

La diferenco inter la nombro da ministerioj kaj ministroj ŝajne signidas ke Suu Kyi povos administri kvar el la ministerioj. Laŭ Reuter tiuj estos pri Prezidenteco, Eksteraj Aferoj, Energio kaj Edukado.

Fontoj