Bankoko plu povos nomiĝi Bankoko

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Plena origina nomo de Bankoko.

Ĵaŭdo, la 17-a de februaro 2022


La 16-an de februaro la Reĝa Societo de Tajlando publikigis novan gvidilon pri toponimoj, kiu interalie proponis ŝanĝi skribon de la oficiala nomo de la ĉefurbo de Tajlando por proksimigi ĝin al la origina taja nomo. Tio kaŭzis aktivajn diskutojn kaj reagon tra la mondo, ĉar en la taja lingvo Bankoko nomiĝas Krung Thep Maha Nakhon.

La diskutantoj esprimis dubon, ĉu eksterlandanoj kapablos elparoli aŭ ekmemori tiom longan kaj malkutiman por ili nomon. La Reĝa Societo, kiu havas statuson de la nacia akademio, klarigis ke temas ne pri nomŝanĝo, sed nur pri stila korekto de la skribo en la aliaj lingvoj. En la taja lingvo la ĉefurbo de la lando jam nun nomiĝas tiel kaj la oficiala internacia nomo estas Krung Thep Maha Nakhon; Bangkok kion la akademio proponis anstataŭigi per Krung Thep Maha Nakhon (Bangkok). La alilandanoj plu povos uzi ankaŭ mallongan formon, ekzemple Bangkok en la angla kaj tio ne estos konsiderata eraro, diris la Reĝa Societo.

La nova gvidilo enhavas liston de pluraj toponimoj, kies skribo kaj prononco nun proksimiĝas al tiuj originalaj. Temas ne sole pri la toponimoj de Tajlando, ekzemple la ĉefurbo de Italio nun estos nomata ne Rome, sed Roma. En ĉiuj kazoj uzado de la antaŭaj variantoj ankaŭ restos akceptebla.

La plena oficala nomo de la tajlanda ĉefurbo estas Krung Thep Mahanakhon Amon Rattanakosin Mahinthara Ayuthaya Mahadilok Phop Noppharat Ratchathani Burirom Udomratchaniwet Mahasathan Amon Piman Awatan Sathit Sakkathattiya Witsanukam Prasit, kio tradukeblas kiel La urbo de anĝeloj, granda urbo, urbo — eterna trezoro, neatakebla urbo de dio Indra, majesta ĉefurbo de la mondo dotita de naŭ valorŝtonoj, feliĉa urbo, plena je abundo Reĝa palaco, memoriganta dian loĝejon kie regas renaskiĝinta dio, urbo donacita de Indro kaj konstruita de Viŝvakarman. Tiu ĉi nomo estas registrita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa toponimo en la mondo. Ĝi devenas el la palia lingvo kaj sanskrito. La tajoj mem kutime nomas sian ĉefurbon mallonge — Krung Thep Maha Nakhon, do granda urbo de anĝeloj aŭ eĉ pli mallonge — Krung Thep.

Fontoj[redakti]