Malaperinta flugo de AirAsia ne havis permeson flugi tiun tagon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Sud-Orienta Azio > Indonezio > Bangka-Belitungo > Belitungo >

Sabato, la 3-a de januaro 2015

Indonezio
Indonesia in its region.svg

Pli pri Indonezio
Sud-Orienta Azio

QZ8501 flight path svg eo.png

La malaperinta flugo 8501 de Indonesia AirAsia, kiu kraŝis en la Java Maro post ekiro de Indonezio cele de Singapuro, ne havis permeson flugi tiun tagon, kiam ĝi kraŝis, malkaŝis BBC.

Laŭ tiu agentejo, citanta la ministron pri transporto de Indonezio, AirAsia havis permeson flugi tiun vojon nur lunde, marde, ĵaŭde kaj sabate, sed la flugo QZ8501 ekflugis je dimanĉo la 28-an de decembro.

La polemiko samtempas kun la tago, en kiu la serĉ-teamoj sukcesis trovi "du grandajn pecojn" de la aviadilo, funde de la Java Maro, maligitaj, kaj kun la plejmulto el la kadavroj ligitaj al seĝoj per la sekurecaj zonoj.

Ĝis nun estis kolektitaj sep kadavroj de la kraŝita flugo.

Rilataj novaĵoj

Fontoj

Wikinews-logo.svg Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Vuelo de Air Asia estrellado no tenía permiso de volar ese día, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Creative Commons Attribution 2.5 License).