Nitra gastigis la 8-an Someran Esperanto-Studadon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 20-a de julio 2014

Ĉirkaŭ 248 homoj el 28 landoj ĉi-semajne renkontiĝis en Slovaka urbo Nitra, por ke ili lernu internacian planlingvon Esperanton.

Krom lecionoj de Esperanto estis por partoprenantoj preparitaj diversaj kulturaj eventoj inklude koncertoj, sportaj aktivitoj, slovaka nacia vespero kaj internacia vespero, kie ĉiu partoprenanto povis kontribui per sia kontribuo kaj prezenti sian kulturon al aliuloj.

Somera Esperanto-Studado, kiun jam okan jaron organizas E@I kunlabore kun SKEJ, ne okazis en Nitra unuafoje – ĝi okazis tie jam en 2011 kaj 2012, ambaŭfoje en studentloĝejo de Universitato de Konstantino-Filozofo en Nitra. Ĉijare unuafoje ankaŭ SES okazos en Moskvo.

Fontoj

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.

Eksteraj ligiloj