Nanplanedo Cereso plenas je ne rokaĵoj, sed akvo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Cereso.

Mardo, la 11-a de aŭgusto 2020


Sciencistoj malkovris ke la nanplanedo Cereso, situanta en la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero, plenas je ne rokaĵoj, sed akvo. Oni sciigis tion la 10-an de aŭgusto, kiam estis publikigitaj novaj rezultoj de la laboro de la kosmosondilo Dawn, sendita de NASA.

Antaŭe oni opiniis ke Cereso estas senviva rokaĵo, sed altkvalitaj fotoj faritaj de la kosmosondilo je distanco proksimume 35 km, montris ke la kratero Occator, 20 milionojn da jaroj aĝa kaj 92 km granda, havas sub sia surfaco enorman kvanton da likvaĵo. Infraruĝaj bildoj montris ĉeeston de kombinaĵoj de hidrohalito — mineralo kun halito, kiu ofte renkontiĝas en mara glacio, sed ĝis nun neniam estis trovita ekster la Tero. Tio signifas ke Cereso havas maran akvon. Maria Cristina De Sanctis el la Nacia Instituto pri Astrofiziko (Romo) diris: "Nun ni povas diri ke Cereso estas speco de la oceania mondo, same kiel lunoj de Saturno kaj Jupitero".

Oni opinias ke la salaj deponejoj en Cereso ekformiĝis antaŭ du milionoj da jaroj, do estas relative novaj kaj verŝajne estas plu plenigataj per eliĝado de likvaĵo el la planeda interno. La malkovro estas des pli grava, ke nome tiu ĉi materialo estas ŝlosila kondiĉo por estiĝo de la vivo, substrekas astrobiologoj. Eble tio klarigas ankaŭ, kial la planedo estas varma malgraŭ manko de gravita tirilo.

Oni supozis ankaŭ ke la altaĵoj kaj montetoj sur la kratero Occator formiĝis danke al elĵeto de akvo, kaŭzita de trafo de frostiĝinta meteoro kontraŭ la surfaco. Tio montras ke akvofrostigaj procezoj evidente okazis ne nur en la Tero kaj Marso, sed ankaŭ en aliaj planedoj. Tio evidente kontribuis ankaŭ al apero de abunda suntorĉo. Oni supozas ke glacia vulkano ekformiĝis antaŭ naŭ milionoj da jaroj.

La planedo estis malkovrita en 1801 de la itala sciencisto Giuseppe Piazzi. Ĝi estas la sola nanplanedo de la Sunsistemo kiu ne troviĝas preter la orbito de Neptuno.

Fontoj