La 26-a klimatkonferenco alvenas: kion esperi?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 8-a de oktobro 2021

La oficiala logoo de COP26.


De la 1-a de Novembro ĝis la 12-a de Novembro, okazos en Glasgovo (Skotlando, Britujo), la 26-a internacia konferenco pri klimata ŝanĝo ("COP26").

Kvin jarojn post la COP21, ĝi estas grava ĉar ĝi rezultis en la Pariza konvencio kiu devigas la landojn krei ambiciajn planojn por limigi la klimatan varmiĝon je +1,5° kompare al temperaturo ekzistinta antaû la industria epoko. Ĝi planas ankaû ke post 2050, la temperaturo restu je stabila nivelo. Do tiu COP26 devus esti kontrolŝtupo de tiu plano kaj oni atendas de la landoj ke ili provizu siajn planojn (oni parolas pri "volontulaj naciaj kontribuoj"). La problemo estas ke malgraû la provoj de kelkaj landoj, la emisiado de karbona duoksido restas tro alta kaj la temperaturo daûre altiĝas.

En multaj landoj, la civitanoj dubas pri la atingoj kaj atendas pli de la ŝtatoj. Verŝajne okazos grandaj protestoj en multaj landoj antaû la konferenco por posutli pli drastan engaĝiĝon. Cop26coalition, bazita en Anglio, kunigas multajn organizojn kaj anoncas la 6-an de Novembro "tagon de ago por klimata justeco" kiu estos vasta internacia malcentraliza protestado. Poste, de la 7-a ĝis la 10-a de Novembro, ili organizos retan kunvenon por kompreni kaj organizi sistem-ŝanĝon. Tiaj organizoj opinias ke por savi la klimaton necesas ŝanĝi sistemon al malpli da produktema/klientema sistemo dum la ŝtatoj ofte esperas precipe pri novaj teknologioj (elektraj veturiloj, energiŝparado, verdaj energioj) kiel solvo.

Je la scienca flanko, la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo publikigas regule raportojn pri klimatŝanĝo. En 2014, ĝi publikigis la 5-an raporton kaj la 6-a estas planita por 2022. Tamen, ĝi jam publikigis (la 9-an de Octobro 2021) la unuan parton de tiu raporto, kiu temas pri fizika modelo de klimato. Ĝi interalie konstatas ke:

  • La klimata ŝanĝo plirapidiĝas kaj efikas tra la tuta planedo.
  • La respondeco de la homaro pri tiu ŝangô estas ne diskutebla.
  • La kvar lastaj jardekoj estis sinsekve ĉiam pli varmaj ol ĉiuj jardekoj ekde 1850.
  • Se oni sukcesos atingi karbonan neûtralecon, la varmiĝa procezo stabiliĝos sen malkreski al pasintaj temperaturoj.

Fontoj[redakti]