Meksika teamo gajnas hispanamerikan basbalan turniron

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 8-a de februaro 2016

La meksika reprezentanto gajnis la Kariban Serion en Sankta-Domingo, Dominika Respubliko je dimanĉo, kun hejmenkuro en la malsupro de la naŭa inning, venkante siajn kontraŭulon, la venezuelan teamon Tigres de Aragua.

Venados de Mazatlán poentis unue, tiam la venezuelanoj egaligis la matĉon kun du kuroj en la kvina fako. Ili sumigis du pliajn en la sepa, sed en la malsupro de la ludperiodo, Meksiko respondis, sampoentante. Ĝi restis tiel ĝis sia frapanto nomumata, Jorge Vázquez, antaŭe de la sistemo de New York Yankees, ekis kaj finis la naŭan inning-on kun elludkampa bato.

La ĵetanto gajna estis anstataŭisto Steven Hensley, usona, kiu envenis la ludon en la naŭa por elimini unu batanton. Venezuelano Renee Cortez ĵetis du trionojn da inning kaj ricevis la malvenkon.

Venados ("Cervoj"), klubo de Mazatlán, en la subŝtato Sinaloa, gajnis la Ligon Meksikan Pacifikan por aliri al la Kariba Serio. Tiu turniro, ludata ek de 1949, estas prikonkurata inter la venkintoj de vintraj basbalaj ligoj latinamerikaj, simile al la Ligo de Ĉampionoj de futbalo eŭropa. Kubo estas ludinta en la serio nur la antaŭan du jaran post foresto de 53 jaroj; sia prezidanto, Fidel Castro, elfinis la partoprenon de la nacio komunista kun la elimino de ligoj profesiaj je 1960.

La rangolisto fina estas: 1. Meksiko, 2. Venezuelo, 3. Puerto-Riko, 4. Kubo, 5. Domingo.

Venados de Mazatlán estas la tria teamo meksika je venki la Serion dum kvar jaroj kaj la unua teamo meksika nevenkita dum la historio de la turniro.

Poentaro

1 2 3 4 5 6 7 8 9 R H E
Venezuelo 0 0 0 0 2 0 2 0 0 4 12 2
Meksiko 0 0 2 0 0 0 2 0 1 5 7 0

Fontoj