La koronaria viruso atingis Germanion, Srilankon, Kamboĝon kaj Eburbordon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 28-a de januaro 2020

Homoj en Honkongo

Kamboĝo kaj Sauda Arabio konfirmis po la unuan infektiĝon. En distrikto Starnberg (Bavario, Germanio) estas registrita la unua kazo de infektiĝo en la lando. Srilanko informis pri la unua infektito, kiu estis ĉina turistino el Hubejo. En Eburbordo la 34-jara studentino, reveninta al Abiĝano el Pekino, estis metita en kvarantenon kun similaj simptomoj. En Tajlando estas registritaj ok kazoj, kvin en Singapuro, dum en Malajzio, Japanio kaj Sud-Koreio po kvar kazoj. 8 kazoj estis registritaj en Hongkongo, 7 en Makao kaj 5 en Tajvano.

Strebante preventi disvastiĝon de la viruso en siaj teritorioj, Malajzio kaj la Filipinoj nuligis vizojn por la turistoj el la provinco Hubejo. La ĉefministro de Malajzio Mahathir Mohamad rifuzis proponon meti ĉiujn ĉinajn turistojn en kvarantenon, argumentante ke ilia nombro atingas du milionojn, do tio estas nerealigebla. La Filipinoj revenigis al Ĉinio 500 turistojn el la urbo Uhano, kiu estas la centro de la epidemio. La plej granda malajzia subŝtato Saravako malpermesis dungadon de ĉinaj laboristoj. Inter plej endanĝerigitaj restas Tajlando, tra kiu tradicie fluas granda nombro de loĝantoj de Uhano. En la epidemia periodo ĉirkaŭ 20 mil uhananoj sekvis tra la flughavenoj de Bankoko. La registaro alvokis ĉinajn studentojn, foririntaj hejmen por la novjara ferio, longigi sian restadon en Ĉinio por almenaŭ du semajnoj.

Usono plu observas 110 pacientojn kun similaj simptomoj, kiuj venis de Uhano aŭ kontaktis la infektitojn. La dua kazo estis registrita en Kanado.

Komplikan situacion trafis la nacioj de la Pacifiko, kies ekonomioj tre dependas de la ĉina turismo, sed sanservoj estas tro malfortaj por alfronti tian epidemion. La Marŝala insularo malpermesis eniron al ĉiuj turistoj, kiuj venas el aŭ tra Ĉinio. Fiĝio metis en kvarantenon ses ĉinajn turistojn, kiujn malakceptis la apuda Samoa insularo, blokinta eniron por ĉiuj ĉinaj turistoj.

Dume nombro de mortintoj en lasta tago kreskis ĝis 106 kaj 1300 novaj infektiĝoj estis registritaj. Sume en Ĉinio infektiĝis jam 4515 homoj, inkluzive de 976 seriozaj kazoj, 106 kazoj de mortintoj kaj 60 kazoj resaniĝintaj kaj elhospitaliĝintaj. 6973 estas suspektitaj kazoj. Krome estas trovitaj 47833 homoj, kiuj intime kontaktis kun konfirmitaj infektitoj, kaj 44 132 homoj estas observataj de kuracistoj. La 26-an de januaro, 914 homoj sin liberigis el la medicina observado.

Fontoj