La briteliro verŝajne antaŭeniros post venko de la konservemuloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 13-a de decembro 2019


Boris Johnson, ĉefministro de Britio

Ĵaŭdon, la 12-an de decembro, la brita Konservisma Partio gajnis grandegan venkon en la 2019-a ĝenerala balotado, vastiginte sian deputitaron de 298 al 364 deputitoj el 650 sidlokoj. Sekve, Boris Johnson fariĝis la plej sukcesa ĉefministro ekde kiam Margaret Thatcher regis dum la 1980-aj jaroj. La ĉefaj opoziciuloj, la Laborista Partio, grandparte fiaskis, perdinte 59 deputitojn kaj restiginte al si nur 203 sidlokojn. La estro de la Laborista Partio, Jeremy Corbyn, anoncis sian eksiĝon.

La elekta kampanjo plejparte temis pri la briteliro. La Konservemuloj promesis rapidigi la briteliron laŭ interkonsento jam traktita de Johnson kun la Eŭropa Unio, kaj la Laboristoj promesis fari duan referendumon pri nova interkonsento ebligonta pli proksiman ligon kun Eŭropo.

Dum la rezultoj kalkuliĝis kaj Johnson eksciis pri sia venko, li diris ke ĉi tiu senprecedenca balotado «donas al ni la okazon observi la demokratian volon de la brita popolo por plibonigi ĉi tiun landon kaj liberigi la kapablojn de la tuta loĝantaro». Tiu ĉi mesaĝo ŝajne estas alloga al la voĉdonintoj, ne nur al tiuj kiuj kutimas subteni la Konservemulojn, sed ankaŭ al la tradiciaj subtenantoj de la Laboristoj, kiuj ekkaptis la promeson de Johnson «efektivigi la Briteliron» (get Brexit done) je la 31-a de januaro 2020, post pli ol tri jaroj de ŝanceliĝo fare de la politikistoj.

En la kontineto, la estroj de eŭropaj landoj sentas sin malstreĉigitaj post la rezulto, ĉar ĝi forigos la etoson de malcerteco kiu ombris la funkciadon de la landaro kaj multe kostis al la eŭropa komerco.

Fontoj