La araba Espero ekflugis al Marso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 20-a de julio 2020

Animaciaĵo de UAE-misio ĉirkaŭ Marso.

La 19-an de julio la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) sukcese lanĉis sian unuan stacion al Marso. Ĝi nomiĝas Al Mal, do Espero (arabe: مسبار الأمل) kaj estas parto de la esplora programo de UAE, celanta tiun ĉi planedon. Tio estas la unua araba interplaneda misio kaj unu el tri misioj, sendotaj al Marso ĉi-jare.

La stacio estis sendita de la Tanegaŝima-Kosmocentro en Japanio. Oni planis ĝin por antaŭa semajno, sed dufoje prokrastis pro malbona vetero. La stacio sukcese disiĝis de la raketo H2-A, starigis duflankan komunikadon kun la surtera regejo en Dubajo kaj nun flugas kun rapideco 120 mil km/hore. Oni atendas ke ĝi atingos la ruĝan planedon post trapasi 493 milionojn da kilometroj en februaro 2021, kiam UAE festos la 50-an datrevenon de la landokreiĝo, kaj pasigos tie marsan jaron, kies tera ekvivalento estas 687 tagoj.

La stacio enhavas tri aparatojn, kiuj devos kolekti informojn pri klimato de Marso. Emirates eXploration Imager (EXI) estas plurdiapazona kamerao, kapabla krei bildojn kun distingo ekde 8 km. Emirates Mars Infrared Spectrometer (EMIRS) estas infraruĝa spektrometro por esplorado de temperaturaj profiloj, glacio, akva vaporo kaj polvo en atmosfero. Ĝi esploros la malsupran kaj mezajn atmosferajn tavolojn. Emirates Mars Ultraviolet Spectrometer (EMUS) estas ultraviola spektrometro por mezurado de koncentriĝoj de oksigeno kaj hidrogeno en la superaj atmosferaj tavoloj.

Du aliaj misioj, sendotaj ĉi-somere, apartenas al Ĉinio (Tianwen 1) kaj Usono (Perseverance Rover) kaj estas sendotaj de la fino de julio ĝis komenco de aŭgusto, depende de vetero. La misila febro okazas pro proksimeco de la Tero kaj Marso, kio ebligas mallongigi la flugdistancon. NASA gratulis la arabajn kolegojn pri la sukcesa lanĉo.

En 2009 kaj 2018 UAE jam lanĉis siajn satelitojn kunlabore kun Sud-Koreio. En 2014 ĝi fondis propran kosmoagentejon kaj akceptis ambician planon, kiu inkluzivas establon de kolonio sur Marso en 2117. UAE-aŭtoritatoj konsideras la Marso-esploran programon katalizilo de la kreskanta STIM-sektoro (scienco, teknologio, inĝenierarto, matematiko). Plejparto de aliaj Marso-programoj evoluis dum 10 ĝis 12 jaroj antaŭ la unua lanĉo, sed UAE sukcesis fari tion en ses jaroj. La misio estos gvidata de la Kosmocentro de Mohammed Bin Rashid en Dubajo. La stacio estis konstruita kunlabore kun la Laboratorio de Atmosfero kaj Kosmofiziko de Boulder de la Universitato de Kolorado.

La misio havas tri bazajn celojn:

  • kompreni klimatajn ŝanĝojn kaj krei la veteran mapon surbaze de analizo de la malsupra atmosfera ttavolo de Marso;
  • klarigi kiel vetero ŝanĝas perdon de hidrogeno kaj oksigeno per interligado de stato de la malsupraj atmosferaj tavoloj kaj ties superaj;
  • kompreni strukturon kaj variecon de hidrogeno kaj oksigeno en la superaj atmosferaj tavoloj, kaj ekscii, ĉu Marso perdas ilin al la kosmo.

La esploraj celoj estis elektitaj surbaze de konsultado kun la Analiza Grupo de la Marsa Esplora Programo, establita de NASA. Espero devos krei la unuan bildon de la klimato de Marso dum la tuta marsa jaro. Tio devos klarigi kial Marso, iam havinta riverojn kaj lagojn, ne plu havas akvon sur sia surfaco. La sciencestro de la programo Sarah Al Amiri diris, ke estos esplorataj pluraj teorioj, inkluzive de ebla ligo inter polvoŝtormoj kaj perdo de hidrogeno kaj oksigeno, el kiuj formiĝas akvo. Li opinias ke la misio Espero efikos al la nacio de UAE same kiel Apollo 11, sendita al Luno antaŭ 51 jaroj, efikis al Usono.

Fontoj[redakti]