La Rusa Ortodoksa Eklezio rompis plenan komunion kun la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 15-a de oktobro 2018

La 15-an de oktobro 2018 la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio dum la kunsido okazinta en Minsko (Belorusio) decidis ĉesigi plenan komunion kun la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, akuzinte tiun pri invado en sian kanonan teritorion.

Deklaro de la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio

La Moskva patriarko Cirilo la 1-a

Teologia argumentado de tiu ĉi decido kaj ĝiaj sekvoj estis priskribitaj en la respektiva deklaro.

Akceptado en la komunion de la skizmuloj kaj anatemiitojn en alia loka eklezio persono kun ĉiuj ordinaciitaj de li "episkopoj" kaj "klirikoj", invado en alies kanonajn teritoriojn, provo malkonfesi siajn historiajn decidojn kaj sindevigojn, — ĉio ĉi eligas la Konstantinopolan Patriarkaton ekster la kanona kampo kaj, je nia granda malĝojo, faras neebla por ni daŭrigon de la plena komunio kun ĝiaj ĥierarĥoj, klirikoj kaj laikoj.
La Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio

La koncerna deklaro klarigas, ke tio estas reago al la decido de la la Sankta Sinodo de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, kiu 11-an de oktobro 2018 nuligis tomoson pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Ekde nun kaj ĝis rezigno de la Konstantinopola Patriarko je la faritaj de li kontraŭkanonaj decidoj, por ĉiuj sacerdotoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio ne eblas kuna diservado kun la klirikoj de Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, kaj por la laikoj — partopreno je sakramentoj, okazigataj en ĝiaj temploj.
La Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio

La Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio alvokis la gvidantojn kaj sanktajn sinodojn de la lokaj ortodoksaj eklezioj ĝuste pritaksi la menciitajn agojn de la Konstantinopola Patriarko Bartolomeo la 1-a kaj kune serĉi vojojn por eliri tiun ĉi krizon.

La Konstantinopola Patriarko Bartolomeo la 1-a

Lastfoje tio okazis en februaro 1996 post la Konstantinopola Patriarko Bartolomeo la 1-a prenis sub sian jurisdikcion la Ortodksan Eklezion de Estonio. Post tri tagoj la Rusa Ortodoksa Eklezio rompis plenan komunion kun la Konstantinopolo, sed post kelkaj monatoj ĝi estis restarigita. Nun samtempe funkcias la Estona Ortodoksa Eklezio (Moksva Patriarkato) kaj la Estona Apostola Ortodoksa Eklezio, kiu subiĝas rekte al Konstantinopolo. Adeptoj de la unua estas plejparte estonoj, tiuj de la dua — ruslingvanoj.

Reagoj

Ukraina Ortodoksa Eklezio (Kieva Patriarkato)

La gazetarservisto de la Ukraina Ortodoksa Eklezio (Kieva Patriarkato) Evstratij (Zorja) nomis la decidon de la Rusa Ortodoksa Eklezio nura sekvado al la politiko de la Kremlo. Li nomis la Moskvan Patriarkon "arkitekto de la ukraina displitiĝo". Krome li avertis, ke esperoj de la Moskva Patriarkio krei vastan koalicion kontraŭ la Patriarko de Konstantinopolo estas senbazaj kaj planoj atingi siajn celojn per financa premo, inkluzive forme de malpermeso de vizitoj al la sankta monto Atoso, tre populara inter la rusaj ortodoksuloj, malsukcesos.

Sinodo de la Moskva Patriarkio ripetas politikon de la Kremlo — sinizoladon responde al la justaj decidoj de la internacia komunumo. Nun antaŭ ĉiuj, kiuj apartenas al la Moskva Patriarkio en Ukrainio, stariĝas demando: ĉu iri kun la Rusa Ortodoksa Eklezio aŭ resti en unueco kun la Ekumena Ortodoksismo.
Evstratij (Zorja)

Serba Ortodoksa Eklezio

Patriarko de la Serba Ortodoksa Eklezio Irinej kondamnis la decidon de la Konstantinopola Patriarko, kaŭzintan tiu ĉi disiĝon.

Hodiaŭ nia Eklezio troviĝas en granda tento. La tento, kiu trafis nian unuan ĥierarĥon, la Ekumenan Patriarkon: fari decidojn, kiuj povus iĝi katastrofaj por la Eklezio, plenumi ion je kio li ne havas rajton — agnoski la skizman eklezion kaj eĉ doni al ĝi aŭtokefalion.
Patriarko de la Serba Ortodoksa Eklezio Irinej

Prezidanto de Ukrainio

La prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko kondamnis la decidon de la Moskva Patriarkio kiel politike motivitan memizoladon.

Ili mem sin punis. Same kiel Rusio rezulte de agreso kontraŭ Ukrainio en la oriento de nia lando, rezulte de la kontraŭleĝa anekso de Krimeo, okazis esti en la totala internacia izoliteco. Same kaj la Rusa Ortodoksa Eklezio per aprobo de tiu ĉi decido kion atingis? La izolitecon en la tutmonda ortodoksismo. Senigis sin je ebleco viziti Atoson. Senigis la fidelulojn kaj episkopojn je ebleco diservi en preĝejoj tra la tuta mondo. Kaj izolis sin je la ekumena ortodoksismo.
Petro Poroŝenko

Prezidanto de Rusio

La gazetarservisto de la prezidanto de Rusio Dmitrij Peskov diris, ke la Kremo atente sekvas evoluon de la eventoj, kiuj koncernas ortodoksulojn kiel reprezentantoj de la unu el la ĉefaj religioj en Rusio, sed konsideras tion eklezia afero, en kiu la aŭtoritatoj ne devas engaĝiĝi.

Ni esperas, ke finfine la saĝo venkos, tamen ni certe esperas, ke ĉiuj interesoj de la Rusa ortodoksa Eklezio estos garditaj.
Dmitrij Peskov

Sekvoj

Tiu ĉu decido koncernas ĉiujn adeptojn de la Rusa Ortodoksa Eklezio sendepende de ilia trovloko.

Malpermesite

— Al laikoj, pastroj kaj episkopoj: bapti kaj konfirmacii la infanojn, konfesi, unkti ĉe la sacerdotoj kaj episkopoj de la Konstantinopola Patriarkio;

— Al la pastroj kaj episkopoj: servi liturgion kune kun la pastroj kaj episkopoj de la Konstantinopola Patriarkio;

— Al laikoj, pastroj kaj episkopoj: viziti la templojn de la Konstantinopola Patriarkio kaj preĝi en ili (iuj teologoj kontestis tion, sed la gazetarservisto de la Moskva Patriarkio Aleksandr Volkov klare vortumis ankaŭ tiun ĉi malpermeson);

Permesite

— Ricevi benon de la pastroj, episkopoj kaj patriarko de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio;

— Al la monaĥoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio, loĝantaj en Atoso, plu resti tie;

— Ricevi la Sanktan Fajron el Jerusalemo, ĉar ĝi devenas de la Jerusalema Grek-Ortodoksa Eklezio.

La sekretario de la Sekcio pri eksteraj ekleziaj rilatoj de la Moskva Patriarkio Igor Jakimĉuk atentigis ortodoksajn turistojn pri la temploj de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, kiuj troviĝas en la plej popularaj turismejoj: ĉiuj funkciantaj preĝejoj de Istanbulo, la sola funkcianta preĝejo en Antalya, en Grekio temas pri ĉiuj preĝejoj de la insuloj Krito kaj la Dodekanesoj (inkluzive Rodoson.

Ne klaras

La deklaro de la Rusa Ortodoksa Eklezio ne detaligas, ĉu estas permesite konfespreni, komunii kaj unkti laikojn, pastrojn kaj episkopojn de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio.

Punoj

— Por laikoj: konfesi tiujn pekojn kaj penti. Rebapti la infanojn;

— Por la pastroj kaj episkopoj: estas menciitaj nebulaj "respektivaj punoj", eble temas pri malpermeso diservi.

La opozicia retejo Doĵd informis, ke la sekretario de la Ĝenerala Konsilio de la partio Unueca Rusio Andrej Turĉak kaj lia viculo, deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio Evgenij Revenko anticipe prenis feriojn kaj forveturis al la monaĥejaro Athos por dum semajno preĝi tie, ĉar ili temis sekvontan malpermeson.

Fontoj