La ĉina registaro ordonis devigan kvarantenon al ĉiuj infektitoj kaj iliaj kontaktuloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 3-a de februaro 2020

Mezurado de korpotemperaturo en fervoja stacidomo de Uhano.

La registaro de Ĉinio eldonis ordonon, laŭ kiu ĉiu suspektita havi viruson aŭ proksime kontakti infektitojn devas esti metita en kvaranteno sendepende de lia deziro. Kaze de rifuzo tion faros polico. Dum restado en kvaranteno medicinaj servoj, kuraciloj kaj manĝaĵoj estos senpagaj. Por kontentigi kreskantan bezonon pri kvarantenaj centroj, la 3-an de februaro en Uhano estis malfermita la hospitalo Huoshenshan, konstruita en ok tagoj. Tie laboros 1400 militaj kuracistoj kaj flegistoj, senditaj laŭ rekta ordono de la ĉina prezidanto Xi Jinping. La guberniestro de provinco Hubejo Wang Xiaodong ordonis al hospitaloj kaj laboratorioj testi ĉiujn prenitajn sango-specimenojn en du tagojn.

Sciencistoj el la universitato de Ŝenĵeno konkludis ke la viruso povas vivi ankaŭ sur homaj vizaĝoj, kio estas plia vojo de ĝia disvastiĝo. Kuracistoj en Tajlando raportis pri resaniĝo de 71-jara ĉinino, en kies sango malaperis la viruso post aplikado de koktelo el kontraŭvirusiloj lopinavir kaj ritonavir, uzataj por trakti gripon kaj HIV. En Usono eksperimenta kuracilo remdesivir de la medicina centro Gilead Sciences (Kalifornio) sukcese resanigis 35-jaran viron. Antaŭe oni uzis ĝin kontraŭ ebolo.

Dume nombro de konfirmitaj infektiĝoj atingis 17 388 kaj 362 homoj mortis. Dum sabato, la 1-a de februaro, estis registritaj 894 novaj infektiĝoj (post 576 vendrede, 378 ĵaŭde, 356 merkrede kaj 315 marde). Dimanĉe en 31 provincoj estis registritaj 2 829 infektiĝoj kaj 57 mortoj, el kiuj 56 okazis en Hubejo kaj unu en Ĉongĉingo.

En Interna Mongolio infektiĝis 40-jara viro, kiu neniam vizitis Hubejon, nek havis proksimajn kontaktojn kun infektitoj, nek kun bestoj en bestaj bazaroj. En la urboj Huanggang (Hubejo) kaj Wenzhou (Ĝeĝjango) la aŭtoritatoj malpermesis al la loĝantoj eliri iliajn domojn. Nur po unu homo el ĉiu familio rajtas unufoje en du tagoj iri al vendejoj por aĉeti necesaĵojn.

La epidemio grave damaĝas la ĉinan ekonomion, do la Centra Banko de Ĉinio anoncis ke ĝi enpumpos hodiaŭ 1,2 trilionojn da juanoj (171,4 miliardojn da usonaj dolaroj) en la financan sistemon por preventi falon de la merkato.

La viruso jam trafis 23 landojn. Usono, Rusio, Eŭropa Unio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Singapuro malpermesis aŭ striktigis alvenon de la ĉinaj civitanoj kaj de eksterlandanoj vizitintaj Ĉinion en lastaj 14 tagoj. Al ili aliĝis la Filipinoj kaj Indonezio. La ĉina ambasadoro en Israelo Dai Yuming komparis tion kun malakcepto de la judaj rifuĝintoj dum Holokaŭsto fare de pluraj landoj, sed poste pardonpetis pro tiu rimarko. Dume en Honkongo mil kuracistoj kaj flegistoj aliĝis al striko post rifuzo de loka registaro fermi landlimojn kun la kontinenta Ĉinio por preventi disvastiĝon de la viruso. En Tajlando estis registritaj 19 infektiĝoj, kio estas la dua laŭnombre cifero ekster Ĉinio (post 20 en Japanio). 8 tajlandaj pacientoj jam resaniĝis kaj estis elhospitaligitaj.

Francio evakuis el Uhano pliajn 250 homojn, inkluzive de 65 francoj, dum aliaj estis plejparte civitanoj de eŭropuniaj landoj. Ĉirkaŭ 20 el la evakuitoj havis simptomojn de la viruso. Tio estis jam la dua evakua flugo, organizita de Francio.

Fontoj