La uganda prezidanto marŝas kontraŭ la koruptado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 5-a de decembro 2019

Registaraj oficiuloj partoprenas en marŝo kontraŭ la koruptado en Kampalo, Ugando

La uganda prezidanto Yoweri Museveni kondukis centojn da homoj en marŝon kontraŭ la koruptado, mercredon la 4-an de decembro, nomante koruptulojn parazitoj kiuj ŝtelas la publikajn riĉaĵojn.

Museveni diris ke por fini la koruptadon, necesas ke la estroj disvolvigu la ekonomion. «Komerca agrikulturo, industriaj servoj, informila kaj komunikila teknologioj, ĉar tiel oni kreas laborpostenojn, riĉaĵojn kaj enspezon por ke nia popolo ne havu materialan kaŭzon de akra bezono, kiu devigas ilin koruptiĝi», diris Museveni.

Kritikuloj rimarkigis ke pasintjare Travideblo Internacia envicigis Ugandon kiel unu el la plej koruptaj landoj en Afriko, pli ol Kenjo, Maŭritanio kaj Niĝerio.

La organizaĵo Action Aid International-Uganda diras ke la marŝo de Museveni kontraŭ la koruptado estas ironia, ĝuste pro tio, ke lia registaro grandparte kulpas pri ĝi. Nickson Ogwal estas la direktoro pri programoj kaj politikoj ĉe tiu ĉi organizaĵo. «Li estas la ĉefoficisto pri la observado de la leĝo en Ugando», li diris. «Tial estas li kontraŭ kiu la loĝantaro devus marŝi kaj manifestacii, por montri ke ili koleras. Nu, kontraŭ kiu li mem koleras? Do ni fakte pensas ke li politikumas.»

Kritikuloj akuzas la inspektistinon ĝeneralan de Ugando pri tio, ke ŝi atentas nur malgravajn oficiulojn respondecajn de koruptado. La inspektistino Irene Mulyagonja rekonas ke iuj altrangaj oficiuloj sin kaŝas malantaŭ Museveni, sed ŝi argumentas ke la prezidanto seriozas pri la lukto kontraŭ koruptado. «Kiam li diras: "mi pretas batali", tio signifas ke li pretas transdoni la koruptulojn. Se vi ekserĉas ilin kaj enketas pri iu — mi estu sincera — kiu estas proksima al li, li ne ordonas ke oni ĉesu la enketon. Li diras: "montru al mi la pruvojn"», diris Mulyagonja.

Fontoj