Kubo: La jaro de novaj vakcinoj
Merkredo, la 14-a de januaro 2015
Kubo esperas havi en 2015 preventan vakcinon kontraŭ ĥolero kaj pneŭmokoko, kaj aldona vakcino (ĉi-lasta, laŭdire, pli efika ol interferono) estas elpretigata kontraŭ la B-tipa hepatito. Ĉiu el la menciitaj estas kreita de la entreprena grupo BioCubaFarma.
La kontraŭĥolera vakcino, nun ankoraŭ klinike testata, estos registrita ĉi-jare kaj, post tio, komenciĝos ĝia grandskala uzado. Ĝi povos eventuale esti disponigita ankaŭ al la Monda Organizaĵo pri Sano. La kontraŭpneŭmokoka vakcino efikos kontraŭ ĝis sep malsamaj tipoj, kaj verŝajne en 2015 oni komencos ĝin inokuli al infanoj aĝaj inter unu kaj kvin jarojn.
Porka febro
Kubo krome prezentis novan vakcinon kontraŭ la tiel nomata „porka febro” dum la pasintdecembra kongreso, kies titolo estis Biotecnología Habana 2014. La vakcino estis kreita de la fako pri besta biotekniko de la loka Centro pri Genetika Inĝenierio kaj Biotekniko. Oni esperas fini ĉi-jare la fazon de ĝia klinika testado, disvastigi ĝian uzadon kaj samtempe ellabori planon, kies celo estos la neniigo de la malsano en la tuta centramerika lando.
Fontoj
- Alberto GARCÍA FUMERO «La jaro de novaj vakcinoj» – Monato, 2014-12-26
- (angla) «Cuba Prepares a Cholera Vaccine» – Havana Times (angla), 2014-11-24
![]() |
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Centra Ameriko
- 14-a de januaro 2015
- Januaro de 2015
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Sano
- Monda Organizaĵo pri Sano
- Scienco
- Biologio
- Biotekniko
- Genetika inĝenierio
- Bakterioj
- Malsanoj
- Bakteriaj malsanoj
- Ĥolero
- Pneŭmokoko
- Virusaj malsanoj
- Hepatito B
- Porka gripo
- Farmakologio
- Interferono
- Prevento
- Vakcinado
- Vakcinoj
- Ekonomio de Kubo
- BioCubaFarma
- Monato
- Nordameriko
- Karibaj Landoj
- Kubo
- Provinco Havano
- Havano