Saltu al enhavo

Kubo: La jaro de novaj vakcinoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 14-a de januaro 2015

Kubo esperas havi en 2015 preventan vakcinon kontraŭ ĥolero kaj pneŭmokoko, kaj aldona vakcino (ĉi-lasta, laŭdire, pli efika ol interferono) estas elpretigata kontraŭ la B-tipa hepatito. Ĉiu el la menciitaj estas kreita de la entreprena grupo BioCubaFarma.

La kontraŭĥolera vakcino, nun ankoraŭ klinike testata, estos registrita ĉi-jare kaj, post tio, komenciĝos ĝia grandskala uzado. Ĝi povos eventuale esti disponigita ankaŭ al la Monda Organizaĵo pri Sano. La kontraŭpneŭmokoka vakcino efikos kontraŭ ĝis sep malsamaj tipoj, kaj verŝajne en 2015 oni komencos ĝin inokuli al infanoj aĝaj inter unu kaj kvin jarojn.

Kubo krome prezentis novan vakcinon kontraŭ la tiel nomata „porka febro” dum la pasintdecembra kongreso, kies titolo estis Biotecnología Habana 2014. La vakcino estis kreita de la fako pri besta biotekniko de la loka Centro pri Genetika Inĝenierio kaj Biotekniko. Oni esperas fini ĉi-jare la fazon de ĝia klinika testado, disvastigi ĝian uzadon kaj samtempe ellabori planon, kies celo estos la neniigo de la malsano en la tuta centramerika lando.

Fontoj

Alberto GARCÍA FUMERO «La jaro de novaj vakcinoj» –  [[Monato]], 2014-12-26 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Monato]]

(angla)  «Cuba Prepares a Cholera Vaccine» – [[Havana Times (angla)]], 2014-11-24 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Havana Times (angla)]]

Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo "La jaro de novaj vakcinoj" el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q18785370Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo