Komenciĝas la tria eldono de la Monda Basbala Klasiko

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 1-a de marto 2013

Teamoj reprezentantaj de 16 landojn partoprenos en la Monda Basbala Klasiko de 2013. La WBC (mallonge el la angla "World Baseball Classic" - Tutmonda basbala klasiko) estas la sola basbalkonkuro profesia inter naciteamoj. Ludantoj de la ligo Major League Baseball kiel Miguel CABRERA kaj Pablo SANDOVAL el Venezuelo, Hanley RAMÍREZ el Domingo kaj Carlos BELTRÁN el Portoriko portos la kolorojn de siaj patrujoj, kvankam la stelulo SUZUKI Iĉiroo, ŝlosilo por la venkoj de Japanio en la antaŭaj serioj, ne ludos ĉi-jare.

Du landoj, Panamo kaj Sud-Afriko, kiuj ĉeestis la eldonojn pasintajn, estis forigitaj en kvalifikaj raŭndoj. Brazilo kaj Hispanujo, kiuj partoprenas unuafoje en ĉi tiu turniro, anstataŭos ilin. La unua matĉo okazos sabate kaj estos inter Aŭstralio kaj la gastiganto, Tajvano, je la 03:00 UTC.

Fontoj