Komenciĝas la 9-aj Mondaj Ludoj en Kalio, Kolombio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Flavaj globoj, reprezentaĵo de Cent Jaroj da Soleco.

26-a de julio 2013

Kalio, Kolombio — La Mondaj Ludoj de 2013 komenciĝis hieraŭ nokte en Kalio, Kolombio per artaj dancoj kaj lum-spektakloj ĉe la stadiono Pascual Guerrero kun ĉirkaŭ 40.000 ĉeestintoj. La evento komenciĝis proksimume je la 8:10 ptm loka horo per la delegitara parado. La unua delegitaro estis tiu de Afganio, due iris Germanio. La lasta delegitaro estis la loka, Kolombio, kiu ankaŭ estis la plej laŭdata. La loka delegitaro estas tiu kun la plej granda kvanto da sportistoj, sekvata de la delegitaro el Francio.

Dancado.

Post la delegitara parado, Betty Garcés kantis la Nacian Himnon de Kolombio dum oni hisis la flagojn de Kolombio, Kalio, La Internacia Olimpika Komitato (COI) kaj de la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA) . Post la solenaĵo parolis la prezidanto de la Organiza Komitato de la Mondaj Ludoj Kalio 2013, kiu memorigis pri kial Kalio estas nomata la "Sporta Ĉefurbo de Ameriko", menciante kelkajn gravaĵojn pri la sporta historio de la urbo, inter aliaj, la okazigo de la 1-aj Naciaj Ludoj de Kolombio kaj la Tut-Amerikaj Ludoj de 1931. Parolis ankaŭ la prezidantoj de IWGA kaj COI, Ron Froelich kaj Jacques Rogge, kiuj dankis al la Kolombia Registaro kaj al la urbanaro pro la okazigo de la ludoj. Laste parolis la kolombia vicprezidanto Angelino Garzón. Dum Garzón pardonpetis pro la neĉeesto de la prezidanto mem tie, la ĉeestantaro forte fajfis malkontente.

Proksimume unu horon kaj duono post komenciĝi, ekis la arta dancado per spektaklo nomata «Metamorfozo». Pluraj dancistoj partoprenis la eventon cirkan kies ĉefa temo estis la fajro. La muziko estis ludata vive fare de orkestro. La stadiono ekaplaŭdis fortege kiam la orkestro ludis la kanzonon «Cali Pachanguero» verkitan de Grupo Niche, fama kanzono pri la urbo. Finfine spektaklo de fajr-artaĵoj lumigis la ĉielojn super la stadiono kaj la inaŭguro finiĝis.

Fontoj

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.