Komenciĝas la 19-aj Makabiadaj Ludoj en Jerusalemo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Unaŭguro.
Fonto: Maor X

Lundo, la 22-a de julio 2013

La 19-a versio de la Makabiadoj komencis per inaŭguro en la urbo Jerusalemo, Israelo. La Makabiadoj estas unu el la kvin plej grandaj sportaj eventoj en la mondo. Ĝi estas plursporta evento ludata nur de judaj atletoj, kaj de arabaj atletoj naskiĝintaj en Israelo.

En tiu ĉi versio estos ludataj 42 sportoj: ŝako, arkpafado, atletismo, badmintono, basbalo, korbopilkado, kriketo, kanotado, futsalo, glacihokeo, skermo, futbalo, arta gimnastiko, ritma gimnastiko, manpilkado, ĵudo, triatlono, Kegloludo , naĝado, tabloteniso, teniso, flugpilkado, akvopilkado, halterlevo, lukto, rugbeo, Kestopilkado (sporto simila al korfpilkado), golfo, duonmaratono, ĉevalrajdado.

Venezuela delegitaro.
Fonto: Maor X

La Israela prezidanto , Shimon Peres, inaŭguris la ludojn kune kun la Israela ĉefministro, Benjamin Netanyahu, kaj la urbestro, Nir Barkat. La Usona prezidanto, Barack Obama, kaj la Brita ĉefministro, David Cameron, sendis salutvideojn al partoprenantaj atletoj.

Kelkaj landoj partoprenis unuafoje en la Makabiadoj, Luksemburgio, Gvineo-Bisaŭa, Mongolio kaj Nikaragvo. La Makabea Incensujo estis ekbruligita fare de la usona gimnastikistino Aly Raisman, ormedalo dum la Olimpiaj Ludoj de 2012.


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Las Macabiadas 2013 inician en Jerusalén, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).