Kenja kuristo Brigid Kosgei metis novan mondrekordon ĉe Ĉikaga Maratono

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 15-a de oktobro 2019

Kosgei ĉe la 2018-a Londona Maratono
Foto: Paul Hudson

La 13-an de oktobro 2019, la kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion de la 2019-a Ĉikaga Maratono kaj starigis novan tutmondan rekordon por virinoj en ambaŭseksaj maratonoj. Ŝia samlandano Lawrence Cherono gajnis la titolon de la vira kurado. La kurado okazis en la usona urbo Ĉikago, Ilinojso.

Dum ŝi starigis la novan rekordon, Kosgei finis la kuradon pli ol ses minutojn antaŭ ŝiaj konkurantoj. Ŝi finis la kuradon je 2 horoj, 14 minutoj kaj 4 sekundoj. Tiu ĉi findaŭro estas je 81 sekundoj pli rapida ol la ambaŭseksa rekordo, kiun Paula Radcliffe starigis en 2003 en Londono, Britujo. Ne ŝanĝiĝis la rekordo de 2:17:01 por la kurado sole inter virinoj, starigita de la kenja kuristo Mary Jepkosgei Keitany. La malsameco inter la du rekordoj ŝuldiĝas al la uzado de viraj gvid-kurantoj.

«Mi ne estis anticipanta tion ĉi», diris Kosgei post la kurado. «Sed mi sentis, ke mia korpo estis movanta, movanta, movanta, do mi provis. Tio ĉi estas mirinda por mi.» Ĉe la cellinio Paula Radcliffe renkontis Kosgei-on. «Mi ĉiam sciis, ke tiu okazo venus — kaj kiam mi vidis kiel rapida Brigid estis kuranta, mi sciis, ke la rekordo ŝanĝiĝus se ŝi povus konservi sian rapidecon», diris Radcliffe.

La duan kaj trian premiojn gajnis Ababel Yeshaneh kaj Gelete Burka, ambaŭ el Etiopujo. Yeshaneh kuris kun tempo de 2:20:51 kaj Burka kun 2:20:55. Cherono estis la gajnanto de la vira divido kaj kuris je 2:05:45. Du etiopianoj sekvis lin: Dejene Debela kun 2:05:46 kaj Asefa Mengstu kun 2:05:48.

La antaŭan tagon, la samlandano de Kosgei, Eliud Kipchoge, iĝis la unua homo, kiu kuris maratonon je malpli ol du horoj en Vieno, Aŭstrujo. Tamen, la kurdaŭro de Kipchoge ne konsideriĝis kiel oficiala monda rekordo pro tio, ke la kuradon ne aprobis la IAAF.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Kenya's Brigid Kosgei sets new world record at Chicago Marathon, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).