La palestinanoj rompis siajn rilatojn kun Usono kaj Israelo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Maĥmud Abbas

Dimanĉo, la 2-a de februaro 2020


Ĉe aparta pintkunveno de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en Kairo, sabaton la 1-an de februaro, la prezidanto de la Palestina aŭtoritato Maĥmud Abbas, akre kritikinte la pacplanon prezentitan de Israelo kaj Usono pasintmardon, anoncis ke li rompos ĉiujn rilatojn kun ĉi-lastaj, inkluzive de tiuj rilatantaj al sekureco.

La arabaj ministroj pri eksteraj aferoj aplaŭdis la ardan alparoladon de Abbas denunciantan la planon de Trump, kies «oferon de la jarcento» li «neniam akceptos». Krome, li diris ke li neniam akceptos Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo. «Jerusalemo, li diris, estas nia ĉefurbo».

Abbas faris pluajn plendojn kontraŭ la pacplanon, kiu donus al la palestinanoj «pecon de svisa fromaĝo», «nur 22 elcentojn de la historia Palestino» kaj «nenian suverenecon, ĉu tere, ĉu mare, ĉu aere».

La arabaj ministroj kritikis la pacplanon, sed faris nenion konkretan por kontraŭi ĝin, kvankam ili promesis subteni la palestinan flankon.

La estro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, Ahmed Aboul Gheit, diris ke ĉi tiu «ŝanĝo je la usona sinteno rilate la palestinanojn» kaj ties «malakcepto de historiaj rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj» koncerne la konflikton inter Israelo kaj la palestinanoj «ne helpas la klopodojn pri paco». La pacplano «ne respondas al la bazaj postuloj de la palestinanoj» kaj «semas la grenojn de pluaj cent jaroj de konflikto».

Tamen la egipta politika sociologo Said Sadek klarigis ke kvankam la arabaj ministroj pri eksteraj aferoj parole subtenis la palestinanojn, la plimulto da arabaj ŝtatoj «tro okupiĝas pri siaj propraj problemoj kaj interesoj por fari ion pli ol tion». «La arabaj landoj, li diris, ne plu deziras militi nome de la palestinanoj, malsame kiel en 1948, 1967 kaj 1973». «La araboj malmulte reagis» al la pacplano de Trump en la stratoj de plimulte da ĉefurboj, kaj estis «malmulta aŭ eĉ nenia reago je la vendredaj preĝoj ĉe moskeoj tra la regiono», li aldonis.

Fontoj