Internacia Junulara Kongreso 2015 okazos en Germanujo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 1-a de januaro 2014

Dum estrarkunveno de TEJO okazigita hieraŭ, estis elektita la kongresurbo de la Internacia Junulara Kongreso de 2015. La estraro de TEJO akceptis la proponon de GEJ kaj IEJ okazigi la kongreson en Vizbadeno (germane:Wiesbaden), Germanujo, urbo 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno.

La kongreso okazos en junulargastejo kun pli ol 200 litoj, pluraj amasloĝejoj kaj tendumejoj.

Fontoj