Internacia Junulara Kongreso 2014 okazos dum julio en Brazilo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 17-a de decembro 2013

La 70-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo[1]. Organizos ĝin Brazila Esperantista Junulara Organizo[2]. Laŭ la komuniko de la Estraro de TEJO, la kongresa temo estos Esperanto kaj teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo.

IJK okazos inter la Futbala Mondpokalo, ankaŭ en Brazilo, kaj la 99-a UK, en Bonaero (Argentino). Tiel, eksterlandanoj kiuj venos por la mondpokalo povos profiti kaj resti por la IJK, dum tiuj, kiuj venos por 99-a UK povos profiti por ankaŭ IJK-umi. Fortalezo estas meze de la vojo inter EŭropoNordameriko kaj Argentino. Finfine, tiuj, kiuj emos resti en Brazilo dum pli da tempo povos profiti la antaŭ- kaj post-kongresajn ekskursojn, kiuj kunportos la partoprenantojn al belegaj lokoj, inter ili kelkaj el la plej belaj plaĝoj de Brazilo.

Fontoj

  1. Oficiala retpaĝo de la 70-a IJK
  2. IJK 2014 estos en Brazilo!!