Insekto el Nov-Zelando estas nomita omaĝe al Frodo Baginzo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 19-a de septembro 2019

Frodo Baginzo

Sciencistoj el Nov-Zelando malkovris novan specion de insektoj kaj nomis ĝin Psylla frodobagginsi omaĝe al Frodo Baginzo, rolulo de la fabelo La Mastro de l' Ringoj fare de J.R.R. Tolkien.

Oni observis ĝin ekde 1932, fine pruvinte genetikan diferencon de aliaj specioj de la sama familio. Unue ĝin priskribis en 1932 la entomologoj Ferris kaj Klyver, kiuj nomis in kōwhai psyllid. Poste J.S. Muell supozis, ke ĝia morfologio malsamas de aliaj insektoj de tiu ĉi specio. Tio estas la dua novzelanda endemia specio de psyllid, vivanta sur Sophora microphylla.

La sciencistoj klarigis, ke elektis tiun ĉi nomon pro malgrandeco de la insekto kaj la fakto, ke ĝi estas indiĝeno de Nov-Zelando, kie estis filmita La Mastro de l' Ringoj. La filmado okazis plejparte en Suda Insulo, kie en 13 lokoj estis trovita tiu ĉi insekto.

Fontoj